Daŭgavo
Daŭgavo | |
latve Daugava, beloruse Дзвіна, ruse Западная Двина́ | |
rivero | |
Landoj | Rusio, Belorusio, Latvio |
---|---|
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Meĝa |
- dekstraj alfluantoj | Aiviekste |
Kelkaj gravaj urboj | 4
|
Fonto | Valdaja Altaĵo |
- alteco | 221 m |
Enfluejo | Balta Maro |
- situo | apud Rigo, Latvio |
- alteco | 0 m |
Longo | 1 020 km (634 mi) |
Akvokolektejo | 87 900 km² (8 790 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 678 m³/s |
Mapo de riverfluo
| |
Vikimedia Komunejo: Daugava | |
La rivero Daŭgavo (latve Daugava; beloruse Дзьвiна, Dzvina; ruse Западная Двина, Zapadnaja Dvina, germane Düna) estas grava rivero de orienta Eŭropo, kiu longas 1 020 kilometrojn kaj enfluas la Golfon de Rigo, do la Baltan Maron.
La rusa nomo "Zapadnaja Dvina" laŭvorte signifas "Okcidenta Dvino", kontraste al la Norda Dvina.
Vojo
[redakti | redakti fonton]La rivero fontas en Rusio proksime de la fontoloko de la rivero Volgo. Post mallonga vojo ĝi trafluas la lagon Dvinjec. Poste ĝi tuŝas la urbon Vicebskon kaj laŭ la Belorusa Altaĵo fluas okcidenten tra la norda Belorusio. Poste ĝi atingas la sudorientan parton de Latvio, trafluas la urbon Daugavpils ("Daŭgava kastelo") kaj poste survojas al la Golfo de Rigo, kie ĝi en la urboparto Daugavgrīva de Rigo enfluas la Baltan Maron.
Aiviekste estas rivero kiu longas 114 kilometrojn kaj enfluas la Daŭgavon. Dubna estas rivero de orienta Latvio, kiu longas 105 kilometrojn kaj enfluas al Daŭgavo.
Je plej granda parto de sia longeco la rivero Daŭgavo estas ŝipe veturebla.
Dimensioj
[redakti | redakti fonton]- kompleta longeco: 1 020 km
- longeco sur teritorio de Latvio: 357 km
- diferenco de alteco: 221 m (0.28 m/km)
Urboj trafluataj
[redakti | redakti fonton]Interalie la sekvaj urboj troviĝas borde de la rivero:
- Vicebsko
- Polack
- Daugavpils
- Rigo (Rīga)