Dave Black
Dave Black | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1928 en Filadelfio |
Morto | 4-an de decembro 2006 (78-jaraĝa) en Alameda |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
Dave Black (vere: David John Black; naskiĝis la 23-an de januaro 1928 en Filadelfio; mortis la 4-an de decembro 2006 je Alameda en Kalifornio) estis usona frapinstrumentisto de svingo kaj de diksilando.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Dave Black akompanis Ĉarlion Parker dum gastludo en Filadelfio proksimume 1948, kiam ĉi tiu koncertis en ĵazklubejo Blue Note. Pli malfrue Black membriĝis en la Orkestro Duke Ellington, kiam Louie Bellson estis forlasinta la bandon; Black kaj Butch Ballard estis pretertempaj frapinstrumentistoj, ĝis kiam Sam Woodyard en 1956 je ilia mita prezentado je la Newport Jazz Festival transprenis la postenon. Tiel Black kunverkis la triopo-albumon Piano Reflections de Duke Ellington,[1] krome li estis en la bando, kiam ekestis la albumoj Ellington in Hamilton 1954 kaj Ellington ’55. Fine de la 1950-aj jaroj Black muzikis en la diksilanda bando de Bob Scobey en San-Francisko.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz On CD. 6-a eldono. Penguin, Londono 2002, ISBN 0-14-051521-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dave Black ĉe drummerworld.com
- Dave Black – drummer with Duke Ellington, Charlie Parker, Nekrologo de Jesse Hamlin en San Francisco Chronicle, 6-an de decembro 2006
- Duke Ellington Band Drummer Dave Black, 78, Nekrologo de Adam Bernstein en Washington Post, 7-an de decembro 2006
- Dave Black long Jazz drum solo, vidbendo ĉe YouTube, enmetita la 9-an de julio 2008 (9:48 min)
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ruland asertas en sia biografio ĉe Oreos, ke Butch Ballard tenis dum ĉi tiu registrado la lokon ĉe la frapinstrumentaro; Cook kaj Morton same kiel Bielefelder Katalog tamen vidas Black sur ĉi tiu posteno.