Dave Grohl
Dave Grohl | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Dave Grohl | |||||
Naskonomo | David Eric Grohl | ||||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1969 (56-jaraĝa) en Warren | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Encino vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Bishop Ireton High School (en) ![]() Thomas Jefferson High School (en) ![]() Annandale High School (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Demokrata Partio ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Violet Grohl (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Late! vd | ||||
Okupo | gitaristo filmreĝisoro filmaktoro kantoverkisto drumisto kantisto komponisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1981– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
David "Dave" Eric GROHL - prononco laŭ sistemo IFA [ˈɡroʊl) (naskita la 14-an de januaro 1969 en Warren, Ohio) estas usona rokmuzikisto kaj kantverkisto.
Li estas plej konata kiel la tamburisto de la rokmuzika grupo Nirvana de 1990 ĝis ĝia dissolvo en 1994, kaj kiel la gitaristo-ĉefkantisto de sia propra grupo, Foo Fighters, kiu publikigis dek komerce sukcesajn albumojn antaŭ 2021 [1][2].
La muzika kariero de Grohl komenciĝis en la 1980-aj jaroj, kiam li ludis en pluraj muzikgrupoj en Vaŝingtono.
En 1995, li fondis la rokmuzikan grupon Foo Fighters. Je la surprizo de multaj, en 2002, li akceptis inviton de Queens of the Stone Age por registri albumon kaj akompani la grupon dum ilia turneo, malgraŭ tio, ke Foo Fighters jam estis preta eldoni novan albumon. En 2005 li kunlaboris kun la grupo Garbage.
Laŭ la brita revuo Classic Rock, Grohl estas la numero 2 tamburisto en la historio de rok-muziko, malantaŭ John Bonham de Led Zeppelin. Li estas vicigita 27-a en la listo de revuo Rolling Stone de la 100 Plej Grandaj Tamburistoj de Ĉiuj Tempoj [3].
En 2003, Grohl komencis eksperimentan metalprojekton kiun li nomis Probot kaj publikigis albumon kun tiu projekto en februaro 2004. En ĉi tiu disko, li kreis ĉiujn melodiojn kaj skribis la kantotekston mem, kaj li ankaŭ ludas plurajn el la instrumentoj. Li inkludis bonkonatan metalkantiston en ĉiu melodio, inkluzive de Lemmy de Motorhead.
Grohl ankaŭ travojaĝis kiel la tamburisto por Queens of the Stone Age. Li ankaŭ estis la tamburisto en ilia albumo Songs for the Deaf. En 2009, li komencis la supergrupon Them Crooked Vultures kun Josh Homme kaj John Paul Jones.
Grohl estis inducted en la Rokenrulan Halo de Famo kiel parto de Nirvana en 2014 kaj kiel membro de Foo Fighters en 2021 [4].
En 2021 Grohl publikigis la libron "The Storyteller: Tales of Life and Music". La verkaĵo ankaŭ estas publikigita kiel aŭdlibro kaj li laŭtlegas ĝin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Grohl, David. (2021) The Storyteller: Tales of Life and Music. New York: Dey Street Books. ISBN 9780063076099. OCLC 1340717114.
- ↑ . The Storyteller by Dave Grohl – a Foo Fighter pulls his punches. The Guardian (October 17, 2021).
- ↑ "100 Greatest Drummers of All Time". Rolling Stone. March 31, 2016.
- ↑ . Jay-Z, Foo Fighters welcomed into Rock & Roll Hall of Fame. Associated Press (October 30, 2021).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (Foo Fighters)
- Dave Grohl discography at Discogs
- Dave Gearboardde Grohl
- Dave Grohl Bando Discography
- Viva Revizio Arkivigite je 2010-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Enarkivigis 18a de aprilo, 2010, ĉe la ĉe ArtistDirect.Com
- Dave Grohl ĉe Interreta filma datumbazo (angle)