David Criswell
David Criswell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | David Russell Criswell |
Naskiĝo | 17-an de julio 1941 en Kantono Tarrant |
Morto | 10-an de septembro 2019 (78-jaraĝa) en Seatlo |
Tombo | Aurora (en) |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Rice Universitato de Norda Teksaso |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
David R. CRISWELL, Ph.D estas la nuna direktoro de Institute for Space Systems Operations ĉe la Universitato de Houston.
Criswell ricevis la sciencan gradon de baĥeloro en 1963 (cum laude) kaj la gradon Mastro de la scienco en fiziko (1964) de la Universitato de Norda Teksaso, en Denton, Teksaso. En 1968 li doktoriĝis pri kosmofiziko kaj astronomio ĉe Universitato Rice en Houston, Teksaso.
Li estas aktiva membro de Power from Space Committee de la International Astronautics Federation.
Li estas plej konata porparolanto pri akiro de sunenergio de sur la Luno, kion unuafoje skizis en 1984. Li proponas konstruon de sunkolektiloj sur surfaco de la Launo kaj transmision de la energio en formo de 12 cm-aj mikroondoj. Li kalkulas, ke 90% de la bazmaterialo estas ekspluatebla el grundo, ŝtonaro de la Luno.
La kalkulita konstrutempo extas ĉ. 10 jaroj kaj la projekto kostus 50 miliardojn da usonaj dolaroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Moon-Based Solar Power System Arkivigite je 2006-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Community Blog about Power From Aerospace (2006)