David Letterman
David Letterman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
David Letterman | |||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1947 (77-jaraĝa) en Indianapolo, Indianio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | angla • japana • hispana • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Bell Ŝtata Universitato Broad Ripple High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Merrill Markoe (en) (1978–1988) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Earl Hofert vd | ||||
Okupo | televida prezentisto aktoro ĵurnalisto verkisto komikisto veterprezentisto televida produktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1974– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
David Michael LETTERMAN (naskita la 12-an de aprilo 1947 en Indianapolo, Indianio) estas iama gastiganto de la usona televidprogramo Late Show with David Letterman. Li ankaŭ estas komikulo, produktoro kaj kunposedanto de la Rahal Letterman Racing motorsportteamo. La irka, ofte absurda humuro de Letterman estas peze influita fare de komikulo Ernie Kovacs kaj malfrunokta gastiganto Johnny Carson.
Li aranĝis malfrunoktajn televidajn intervjuspektaklojn dum 33 jaroj, komenciĝante kun la debuto de Late Night with David Letterman sur NBC la 1-an de februaro 1982, kaj finiĝante kun Late Show with David Letterman sur CBS la 20-an de majo 2015. La spektaklo estas produktita ĉe la Ed Sullivan Theatre sur Broadway en Novjorko. Entute, Letterman aranĝis 6 080 epizodojn de Late Night kaj The Late Show [1], superante sian amikon kaj mentoron Johnny Carson kiel la plej longdaŭra malfrunokta intervjuspektaklo en usona televidhistorio [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "David Letterman signs off after 33 years and 6,080 shows", Yahoo!, May 20, 2015.
- ↑ Rose, Lacey, "CBS Extends David Letterman Contract Through 2015", The Hollywood Reporter, October 4, 2013.