Saltu al enhavo

David Lvoviĉ Armand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Lvoviĉ Armand
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1905 (1905-04-14)
en Moskvo
Morto 28-an de novembro 1976 (1976-11-28) (71-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaEsperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater MSU Faculty of Geography (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino
Okupo
Okupo geografo
vicprezidanto
universitata instruisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Armand David Lvoviĉ (naskiĝis en 1905, mortis la 29-an de novembro 1976 en Moskvo) estis elstara soveta geografo, aŭtoro de pli ol 700 sciencaj studoj, unu el la pioniroj de natur-defendo, elstara aganto de sovetia Esperanto-movado.

Profesia vivo

[redakti | redakti fonton]

David Armand komencis studis en la Moskva Elektroteknika Instituto, finis ĝin kaj ricevis diplomon de inĝeniero. Li laboris kiel inĝeniero en moskvaj uzinoj.

Laborante kiel inĝeniero, David Armand decidis ŝanĝi sian profesion kaj dediĉiĝis al geografio. Li denove studis — nun en geografa fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato. Li fariĝis doktoro de geografiaj sciencoj kaj profesoro. Li estas aŭtoro de pli ol 100 sciencaj laboroj. Inter ili — esploroj pri geografio de diversaj landoj de Eŭropo, Azia kaj Amerika kontinentoj, esploroj pri problemoj de ekonomia geografio, pri problemoj de dislokigo de produktadaj forton sur terenoj de landoj, problemoj de evoluo de agrikulturo.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis knabo kaj vizitis lernejon li renkontiĝis kun Vasilij Eroŝenko. Sekvante lian epzemplon, la juna David ekposedis la internacian linĝvon Esperanton.

Dum vico da jaroj li plenumis taskojn de FD pri geografio, de vicprezidanto de la geografia sekcio de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), estis vicprezidanto de Moskva Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn, kaj prelegis en Internacia Somera Universitato.

Li grave kontribuis al evoluo de la enlanda Esperanto-movado kaj multon faris por edukado de nova generacio de sovetiaj esperantistoj.

Verkoj pri Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Ĉeloveĉestvo i okean informacii (En: Problemy interlingvistiki: tipologija i evoljucija meĵdunarodnyĥ iskusstvennyĥ jazykov)
  • Problema meĵdunarodnogo jazyka dlja nauĉnyĥ kontaktov i nauĉnyĥ rabot po geografii (1961)
  • La problemo de internacia lingvo por sciencaj kontaktoj kaj sciencaj laboroj en la geografio (1961)
  • La homaro kaj la oceano de informado
  • Der Esperantist - Numero 082, Februaro (1977), pĝ. 8-9.