David Lynch
David Keith LYNCH (n. la 20-an de januaro 1946, m. la 15-an de januaro 2025) estis usona reĝisoro. La filmoj de Linch estas rekoneblaj per la forta komponanto de superrealismo (surrealismo), per la angoraj kaj sonĝaj sekvencoj, per la strangaj kaj krudaj scenoj kaj la muziko ekstreme sugestema. Ofte, la filmoj de Lynch esploras la kaŝitan flankon de la usonaj urbetoj, (por ekzemplo Blue velvet kaj la televida serio Twin Peaks) kaj de la kaosa metropoloj (Lost Highway, Mulholland Drive).
Dum sia longa kariero, Lynch evoluigis novan rakontan kaj vidan stilon, kiu igis la filmojn rekoneblaj al la publiko de la tuta mondo. Kvankam li ne rikoltis grandan sukceson al la biletejo, Lynch estis reĝisoro multe laŭdita de la kritikistoj kaj li ĝuas grandan nombron da zelotoj.
Lynch ricevis la Or-leonon de la kariero dum la sesdektria Festivalo de Venecio, ĉe okazo de la projekcio en tutmonda antaŭmontrado de Inland Empire.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- Eraserhead (1977)
- The Elephant Man (1980)
- Dune (1984)
- Blue Velvet (1986)
- Wild at Heart (1990)
- Twin Peaks: Fire Walk With Me (1992)
- Lost Highway (1997)
- The Straight Story (1999)
- Mulholland Drive (2001)
- Inland Empire (2006)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mortintoj en Los-Anĝeleso
- Naskiĝintoj en 1946
- Mortintoj en 2025
- César-premiitoj
- Premio Ora Palmo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 20-an de januaro
- Mortintoj la 16-an de januaro
- Naskiĝintoj en Usono
- Usonaj reĝisoroj
- Usonaj aktoroj
- Usonaj scenaristoj
- Usonaj televidaktoroj
- Usonaj voĉaktoroj
- Usonaj kinproduktoroj
- Usonaj komponistoj
- Usonaj muzikistoj
- Usonaj pentristoj
- Usonaj fotistoj
- Usonaj verkistoj