Saltu al enhavo

David Mentelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Mentelli
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1779 (1779-11-30)
en Bratislavo
Morto 22-an de decembro 1836 (1836-12-22) (57-jaraĝa)
en Parizo
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino (1800–1802)
Universitato de Karolo (1799–1800)
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

David Mentelli (hungare Mandelli Dávid; supozeble 1780, Pozono (nuntempa) [Bratislavo], Hungara reĝlando — 22-a de decembro 1836, Parizo, Francio) estas hungara kaj franca filologo, sciencisto kun tragedia kaj stranga sorto, kromnomita «Hungara Diogeno».

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Mentelli devenis de judaj gepatroj. Studis en 1799 en la Praga, kaj ekde 1800 en la Berlina universitato, lernis filozofion kaj teologion, kaj speciale donis sin al lernado de lingvoj. Jam ĉi tie li komencis sekvi vivmanieron de izoliĝintaj mezepokaj sciencistoj. En 1805 en Offenbach li estis hejma instruisto. Per la ricevita salajro li ekvojaĝis al Parizo por viziti la tiean universitaton (france: Université de Paris). Postaj informoj pri lia vivo estas tre malabundaj.

Erudicio kaj scienca agado

[redakti | redakti fonton]

En 1827 en Parizo lin hazarde renkontis la hungara vojaĝisto kaj verkisto Ferenc Tessedik, samjare elektita kiel membro de la franca Societo de geografio (france: Société de géographie). Li verkis sciigon pri li en la hungara revuo Tudományos Gyűjtemény (1829, XI).

Tiam Mentelli jam estis ega scianto de lingvoj eŭropaj kaj orientaj. Li parolis la francan kaj anglan sen eĉ malgranda akĉento. Same senriproĉe li sciis la latinan, novan kaj antikvan grekan, araban, persan, italan kaj hungaran, bonege posedis slavajn lingvojn kaj sanskriton. La ceterajn famajn lingvojn li estis komprenanta, kaj en la ĉina prosperis tiom, ke sciis ĉirkaŭ tri mil hieroglifojn.

Li faris sciencan heroaĵon: klasifikis kaj katalogis la manuskriptojn en Biblioteko de la Arsenalo (france: Bibliothèque de l'Arsenal) (nun parto de la Nacia Biblioteko de Francio) dum nur unu monato. Ricevinte unu monatan salajron, li maldungiĝis, sed dankesprime oni donis al li malgrandan ĉambreton en la konstruaĵo de la Arsenalo (france: Arsenal de Paris).

Pri lia vivo en la Arsenalo Charles Nodier publikigis artikolon en la franca revuo Le Temps (1837, № 1).

Lin priskribis hungara juristo kaj verkisto István Ráth-Végh en la rakonto «Hungara Diogeno el Parizo».

Mentelli prezentas per si ekzemplon de kreema persono rifuzinta por scioj laikajn bonaĵojn.

La 22-an de decembro 1836 Mentelli venis al Sejno por plenigi per akvo du kruĉojn, sed falis en la riveron kaj dronis.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
K. K. Mentelli, a magyar Diogenes (hungare). Alirita 2013-10-11 .
  • Szinnyei József (1902). “Mandelli Dávid”, Magyar írók élete és munkái (hungare8.  (Budapest)
  • (1838) “Mandel, David”, Oesterreichische National-Encyklopadie (germane), p. 544.  (Wien: Mich. Schmidl's Witwe und Ign. Klang, 1838)