De Esperantische Woorden volgens de Beteekenis Vereenigd
Aspekto
De Esperantische Woorden volgens de Beteekenis Vereenigd | ||
---|---|---|
Aŭtoro | H. Van den Kerchove | |
Eldonjaro | 1911 | |
Urbo | Bruĝo | |
Eldoninto | A.-J. Witteryck | |
Paĝoj | 48 | |
De Esperantische Woorden volgens de Beteekenis Vereenigd [1] [2] (La Esperantaj vortoj grupigitaj laŭrubrike), estas laŭtema vortareto nederlanda-Esperanta verkita de H. Van den Kerchove kaj eldonita en 1911 de Antoon Jozef Witteryck.
Post denombrado de la precipaj komunaj gramatikaj kaj ĝeneralaj terminoj (artikolo, personaj pronomoj, prepozicioj, adverboj, konjunkcioj, interjekcioj, tabelvortoj), la enhavo estas jena :
- La homo
- La domo kaj la familio
- La lernejo
- La lernejo kaj siaj loĝantoj;
- La universala vivo
- La sociala vivo
Por ĉiu temo la vortoj estas subdividataj se eble en verbojn, substantivojn, adjektivojn, adverbojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stojano, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, Universala Esperanto-Asocio, Ĝenevo, p. 281, nro 2873a
- ↑ Thys, Guido 1983 : Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, p. 49
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Esperanto in Rubrieken
- Les mots Esperanto groupés selon le sens
- Vocabulaire Esperanto
- Esperanto-vortaro per Temo-tabeloj
- Sisteme Ordigita Vortaro