De officiis
Aspekto
De Officiis | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Cicerono |
Lingvoj | |
Lingvo | klasika latino |
Eldonado | |
Eldondato | -46 |
Ĝenro | eseo • epistolary fiction |
De officiis (Pri devoj) estas traktaĵo de la jaro 44 a.K. fare de Cicerono dividita en tri libroj, en kiuj Cicerono eksponis sian koncepton de la plej bonaj manieroj vivi, konduti kaj sekvi la moralajn devojn. Tiu verko studas tion kio estas honorinda (Libro I), tio kio estas propra avantaĝo (Libro II), kaj kion fari kiam la honorinda kaj privata gajno aspektas konfliktaj (Libro III). Por la unuaj du libroj Cicerono estis dependante el la stoika filozofo Panaitio, sed li verkis pli sendepende por la tria libro.
De officiis estas verkita en la formo de letero al lia filo samnome Cicerono, kiu studis filozofion en Ateno. Spite tiun formon, ŝajnas, ke Cicerono verkis tenante pli larĝan publikon en menso. Tiu eseo estis publikigita postmorte.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Atkins, E. M.; Griffin, M. T. (1991), Cicero: On Duties (Cambridge Texts in the History of Political Thought), Cambridge University Press
- Dunlop, John (1827), History of Roman literature from its earliest period to the Augustan age, 1, E. Littell
- Miller, Walter (1913), Cicero: de Officiis, Loeb Classical Library, Harvard University Press