Deboja nezotroko
Aspekto
La Deboja nezotroko, Antila kavoralo aŭ Ralo de DeBooy (Nesotrochis debooyi), estas formortinta specio de nefluga birdo kiu vivis en Puerto Rico kaj en Usonaj Virgulininsuloj.[1]
Ostaĵoj de tiu specio estis elfositaj de arkeologo Theodoor de Booy el kuŝejoj de Richmond ĉe Kristiansted, Usonaj Virgulininsuloj, en Julio 1916 kaj priskribitaj de Alexander Wetmore en 1918. La Deboja nezotroko eble formortis antaŭ la alveno de la eŭropanoj.[2]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Auk Vol. 55 (1938), p. 51: Bird remains from the West Indies by Alexander Wetmore
- Catalogue of Fossil birds by Pierce Brodkorb Part 3 - Family Rallidae p. 127
- Bird remains from the caves of Porto Rico. Bulletin of the AMNH ; v. 46, article 4., 1922