Deborah Shelton
Deborah Shelton | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Deborah Shelton | ||
Naskiĝo | 21-an de novembro 1948 (76-jaraĝa) en Vaŝingtono | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Norfolko vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Malnov-Dominia Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro partoprenanto de belec-konkurso modelo televida aktoro filmaktoro vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Deborah 'Debbie' SHELTON (naskiĝis la 21-an de novembro 1948 en Vaŝingtono) estas usona filmaktorino kaj modelo.
Shelton naskiĝis en Vaŝingtono kaj plenkreskiĝis en Norfolk (ŝtato Virginio). Ŝi unue diplomitiĝis en la universitato de Norview kaj poste en tiu de Old Dominion. Shelton akiris la titolon de Fraŭlino Virginio kaj poste tiun de Fraŭlino Usono en majo 1970. En marto 1974 ŝi aperis sur la frontpaĝo de la magazino Playboy.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1984 ŝi aktoris en la filmo Body Double kaj regule aperis en usonaj televidprogramoj kiel Fantasy Island, The A-Team, T.J. Hooker, The Fall Guy, Cheers, The Love Boat kaj Riptide. En 2008 ŝi ludis la rolon de riĉa dommastrino en la usona tv-serio Nip/Tuck.
Probable ŝi aplej konata tv-rolo estas tiu de Mandy Winger, unu el la multaj amikinoj de J.R. Ewing en la populara serio Dallas. Shelton aperis en la serio inter la jaroj 1984 kaj 1987.
La plej konata film-rolo estas supozeble la rolo de Roxanne Flowers en la krimfilmo Sins of the Night (Noktaj pekoj), 1993.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1979: Columbo – Mrs. Columbo
- 1982: Das Monster aus der Tiefe
- 1982: Frank Buck
- 1982: Fantasy Island
- 1982: T.J. Hooker
- 1983: Cheers
- 1983: Ein Colt für alle Fälle
- 1983: Love Boat
- 1984-87: Dallas
- 1984: Der Tod kommt zweimal
- 1984: Trio mit vier Fäusten
- 1988: Velvet Dreams
- 1988: Zärtliche Chaoten II
- 1992: Blind Vision
- 1993: Parfüm des Todes
- 1993: Sins of the Night
- 1994: Circuitry Man
- 1995: Der schwarze Fluch
- 1996: High Tide
- 1997: Pacific Blue
- 1999: Malibu
- 2000: Pensacola
- 2000: Sacrifice
- 2002: Ready to Rumble
- 2002: Shakedown
- 2008: Nip/Tuck – Schönheit hat ihren Preis
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo angle
- Deborah Shelton ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Retejo de Fraŭlino Usono Arkivigite je 2006-09-18 per la retarkivo Wayback Machine angle