Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro
Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
partio ![]() | ||
Komenco | 22-a de junio 1991 vd | |
Lando(j) | Montenegro vd | |
Sidejo | Podgorico | |
Ideologio |
popolismo • atlantikismo • novliberalismo • montenegra naciismo • socialdemokratio • demokrata socialismo | |
Fondinto(j) | Momir Bulatović • Milo Đukanović • Svetozar Marović vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro (montenege: Demokratska Partija Socijalista Crne Gore, Демократска Партија Социјалиста Црне Горе, DPS) estas socialdemokrata politika partio en Montenegro. Ĝi estas unu el ĉefaj partioj en la politiko de Montenegro.
La partio estis formita en 1991 kiel sukcedanto de la Ligo de Komunistoj de Montenegro, kiu estis reginta Montenegron ene de la Jugoslavia federacio ekde la Dua Mondmilito. Ekde sia formado kaj enkonduko de multpartia sistemo, la DPS ludis dominantan rolon en la montenegra politiko, formante la kernon de ĉiu koalicia registaro ĝis nune.
Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la 14a de oktobro 2012, la DPS kun la Socialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partnero Bosniaka Partio, formis majoritaton en la Parlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La multjara ĉefministro de Montenegro nome Milo Đukanović oficinta ĝis decembro 2020 kaj la multjara prezidento nome Filip Vujanović oficinta ĝis majo 2018 estis ambaŭ membroj de la DPS.
La DPS estas internacie aligita al la Socialista Internacio kaj al la Progresema Alianco, kaj estas asocia aliĝinto de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.