Deneoj
Deneoj | |
---|---|
etno | |
Nord-Amerikaj indianoj | |
Unuaj nacioj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Deneoj (angle nomataj Dene, prononco laŭ sistemo IFA ˈdɛneɪ aŭ pli simple [DEnej][1]) estas indiĝena grupo de Unuaj nacioj kiuj loĝas en la nordaj borealaj kaj arktaj regionoj de Kanado. La deneoj parolas nord-atabaskajn lingvojn (kiuj mem apartenas al proponita superfamilio nomata Na-denea lingvaro, kiu kompreneble pruntis sian centran vorton de la deneoj). Dene estas la komuna atabaska vorto por "homoj".[2] La termino "Dene'" havas du uzojn. Pli ofte, ĝi estas uzata mallarĝe por rilati al la Atabaskan-parolantoj de la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto en Kanado, precipe inkluzive de la ĉipevajanoj (sialingve Chipewyan aŭ Denesuline, komparu la ĉipevajanan lingvon), dogriboj (sialingve Dogrib aŭ Tlicho, komparu la dogriban lingvon), la Yellowknives aŭ T'atsaot'ine, slaveoj (angle Slavey, sialingve Deh Gah Got'ine aŭ Deh Cho), kaj la Sahtu (la orienta grupo en la klasifiko de Jeff Leer; parto de la grupo de Nordokcidenta Kanado en la klasifiko de Keren Rice). Tamen, ĝi estas foje ankaŭ uzata por rilati al ĉiuj nord-atabaskaj parolantoj, kiuj estas disvastigitaj en larĝa areo ĉie en Alasko kaj norda Kanado. La sud-atabaskaj parolantoj, tamen, ankaŭ referencas al si mem per similaj vortoj: Diné (Navaĥoj) kaj Indé (Apaĉoj).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ por foje en iuj lingvoj nomita alternativo "di-ne" kun unua vokalo "i" do ne estas ia pravigo, ĝi fontas nur en la misa supozo, ke angla vorto skribata "dene" povus prononciĝi [dˈɪːn]
- ↑ Sapir, Edward (1915): The Na-dene languages: a preliminary report (angle: "La Na-dena lingvaro: prepara raporto"), en la faka revuo American Anthropologist. 17 (3): paĝoj 765–773.