Dentorela fervojo de Vall de Núria
Aspekto
Dentorela fervojo de Vall de Núria | |
---|---|
Vall de Núria | |
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | FGC |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 12.5 km |
Ŝpuro | 1000 mm (Metra ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 1500 V DC |
Maksimuma dekliveco | 15 % |
Dentorela fervojo | Abt |
Stacioj de la fervojlinio | |
5 | |
La Dentorela fervojo de Vall de Núria estas fervoja linio kiu ligas Ribes de Freser kun Queralbs kaj la Valo de Nuria en Ripollés, Provinco Ĝirono. Kune kun la Dentorela trajno de Montserrat, ili estas la nuraj ekzistantaj linioj de dentorela fervojo en Hispanio.
Ĉar Queralbs estas la plej alta punkto en la valo kun vojaliro, la dentorela fervojo estas la nura alirvojo al la rifuĝejo kaj la skiejo, krom la montvojo. La dentorela trajno de Vall de Núria fariĝis unu el la karakterizaj ikonoj de la valo kaj de la komarko Ripollés.
La itinero havas kvar staciojn kaj unu haltejon. La stacioj estas Ribas-Enlace, Ribes-Vila, Queralbs kaj Nuria. La haltejo estas Rialb, ĝi situas inter Ribes de Freser kaj Queralbs kaj funkcias kiel laŭvola halto.

Kronologio
[redakti | redakti fonton]- 1924: La firmao "Ferrocarrils de Muntanya de Grans Pendents" (FMGP) realigas la konstruprojekton de dentorela fervojo.
- 1926: La projekto de dentorela fervojo estas aprobita de Reĝa Ordono.
- 1928: Komenciĝas konstrulaboroj.
- 1931: Inaŭguro de la linio.
- 1981: La Ĝeneralitato de Katalunio akiras kontrolon de FMGP.
- 1985: La relaŭtoj A5, A6, A7 kaj A8 alvenas.
- 1986: La fervojlinio estas integrita al Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya (FGC).
- 2002: Alvenas la novaj artikaj relveturiloj Stadler.
- 2005: Komenciĝas konstrulaboroj de la nova tunelo Roc del Dui, por eviti geologie malstabilan areon.
- 2007: Komenciĝas ampleksa reformo de la relaŭtoj A5, A6, A7 kaj A8.
- 2008: Konstrulaboroj de la tunelo Roc del Dui estas finitaj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dentorela fervojo
- Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya
- Ribes de Freser
- Ribes de Freser (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (plurlingva)