Dentorela sistemo
Aspekto
La dentorela sistemo helpas la lokomotivon veturi en dentorela fervojo.
Kvar gravaj sistemoj
[redakti | redakti fonton]- Oni konas 4 gravajn kaj ankaŭ aliajn dentorelajn sistemojn:
1, 2, 3 kun 3 lameloj - (reloj) - 4
sistemoj kaj ĝiaj inĝenieroj
[redakti | redakti fonton]- 1 Niklaus Riggenbach - (fonetike "Rigen-baĥ") - La Vitznau-Rigi-Bahn (VRB) ekde 21-a Majo 1871 estas la unua dentorela fervojo en Eŭropo kaj oni uzis la Riggenbach dentorelan sistemon. La inĝenieroj estis Niklaus Riggenbach, Ferdinand Adolf Naeff kaj Olivier Zschokke.
- 2 Emil Strub Oni uzas la sistemon en Jungfrau-fervojo.
- 3 Carl Roman Abt La normala sistemo havas ofte nur 2 lamelojn, kun 3 lameloj -(reloj) (germane: "Lamellen"), oni uzas por tre pezaj lokomotivoj. La 2 aŭ 3 lameloj-sistemo estas bona sistemo por ĝenerala uzo. La 2 lameloj sistemo estas hodiaŭ bona sistemo por normala uzo kaj la 3 lameloj por peza uzo. Vidu la pezan lokomotivon de MRS Sao Paulo en eksteraj ligiloj.
- 4 Eduard Locher - (fonetike: "loĥer" ) - Oni uzas la tre specialan "fiŝo-osto"-n - dentorelan lamelo-sistemon por la Pilato-fervojo - (Pilato (monto)) -en Svisujo kun 480 0/00 inklino.
Aliaj sistemoj
[redakti | redakti fonton]- Vidu germanan vikipedion.
- von Roll sistemo: Oni uzas lamelojn por nova konstruo de lameloj Riggenbach aŭ Strub. On frezas la lamelojn kun sistemo Riggenbach aŭ Strub. La originala konstruo estas kosta kaj la von Roll sistemo estas bona por riparoj aŭ novaj konstruoj kun Riggenbach aŭ Strub-sistemoj.
- Sistemo Riggenbach-Klose, de Adolf Klose, estas eskalo-dentorela sistemo por la elektra fervojo Sankt-Galo-Gais– Apencelo en Svisujo kaj la linio Freudenstadt–Baiersbronn de Murgtalfervojo en Germanujo. (Vidu Murgtalfervojon en germana vikipedio).
- Sistemo Wetli: Kaspar Wetli, de Svisujo konstruas sistemon por la Wädenswil-Einsiedeln-fervojo. La akcidento de 30-a novembro 1876 en prova veturado ĝenis la usadon en komerca apliko. Vidu pri la hodiaŭ adhera SOB-fervojo en eksteraj ligiloj.
- Sistemo Marsh de Sylvester Marsh estas eskalo-dentorela-sistemo kun dentoj de ronda profilo. Oni uzas la sistemon ekde 1866 - 1869 por la Mount Washington Cog Railway. Vidu en eksteraj ligiloj.
- speciala sistemo ĉe la Panamakanalo: Oni uzis por la helpaj lokomotivoj specialajn lamelojn similaj de sistemo Riggenbach.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (Abt 3-lameloj-sistemo) - elektra dentrada lokomotivo por MRS Sao Paulo Brazilio Arkivigite je 2010-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- moderna 750mm relvojo trajno, adhera kaj dentorela sistemo Abt Arkivigite je 2011-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- svisaj artikoloj de AB-EBV pri dentorela fervojo - lameloj[rompita ligilo] germane, france, itale, vidu ankaŭ ĉiujn "novajn" artikolojn de AB-EBV kaj la EBV.
- dentradaj lokomotivoj kaj vagonoj - svisaj artikoloj 58-64 de AB-EBV, kaj vagonoj artikoloj 68-69[rompita ligilo] germane, france, itale, vidu ankaŭ ĉiujn "novajn" artikolojn de AB-EBV kaj de la EBV.
- SOB, hodiaŭ normala svisa adhera fervojo de Romanshorn (Bodenlago) ĝis Lucerno
- Mount Washington Cog Railway kaj germana kaj angla vikipedio