Dentotroloj
Aspekto
Karius kaj Baktus | |
---|---|
skribita verko | |
Kreita de | Thorbjørn Egner |
Verko | Karius og Baktus de 1949 |
Informoj | |
Specio | dentotroloj |
Loĝloko | buŝo |
Okupo | malbonigi dentojn |
Malamikoj | dentobroso |
Karius kaj Baktus, la dentotroloj estas la ĉefroluloj de dana porinfana libro Karius og Baktus de 1949, verkita kaj ilustrita de la norvego Thorbjørn Egner.
Ili estas la personigitaj bakterioj kiuj ĝoje dishakas la dentojn de knabo kiu ne brosas siajn dentojn. Kiam li komencas brosi, la dentotroloj estas forlavitaj kaj ne plu povas dishaki.
La historio de Karius kaj Baktus, kun siaj amuzaj ilustraĵoj kaj grava eduka mesaĝo, fariĝis klasika norvega infanrakonto. Ekde ĝia publikigo, la ideo de "denta trolo" estis uzata kiel eduka ilo por generacioj de skandinavaj infanoj.