Departemento Cortés
Departemento Cortés | ||
---|---|---|
Departemento | ||
departemento de Honduro [+] | ||
Lando | Honduro | |
Ĉefurbo | San Pedro Sula | |
- koordinatoj | 16° N, 88° U (mapo)15.506186111111-88.024897222222Koordinatoj: 16° N, 88° U (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 3 923 km² (392 300 ha) [+] | |
Areo | 3 923 km² (392 300 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 562 394 [+] (2013) | |
Horzono | UTC-06:00 [+] | |
ISO 3166-2 | HN-CR | |
Departemento Cortés | ||
Vikimedia Komunejo: Cortés Department [+] | ||
Departemento Cortés estas unu el la 18 departementoj de Honduro, troviĝante en la nordokcidento de tiu lando.
Laŭ la stato de 2013 en la departemento vivis 1 562 394 loĝantoj sur areo de 3 923 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 398 loĝantoj/km². En 2005 ĝi havis taksitan popolnombron de 1.365.497, la plej homplena departemento en Honduro.
La montoj Merendón troviĝas en okcidenta Cortés, sed la departemento plejparte estas tropika malaltejo, Valo Sula, transirita de la riveroj Ulúa kaj Chamelecon.
Ĝi formiĝis en 1893 el partoj de la departementoj Santa Bárbara kaj Yoro. La departementa ĉefurbo estas San Pedro Sula. Aliaj gravaj urboj estas Choloma, La Lima, Villanueva, kaj la havenoj Puerto Cortés kaj Omoa. La Atlantika marbordo de la departemento famas pro siaj multaj bonegaj strandoj.
Cortés estas la ekonomia korlando de Honduro, ĉar la Valo Sula estas la ĉefa agrikultura kaj industria regiono de ĉi tiu nacio. Usonaj bananaj firmaoj alvenas al la regiono en la malfrua 19-a jarcento, kaj estigis vastajn bienegojn, kaj aldone apogantajn strukturojn por eksporti la fruktojn al Usono. Ĉefurbo San Pedro Sula allogis konsiderindajn nombrojn da Eŭropajn, Centramerikajn, Palestinajn, kaj Libanajn enmigrintojn. Industrio prosperas en la departemento, kaj Cortés hodiaŭ enhavas plej da la muntaj fabrikoj (nomataj maquilas hispane) de Honduro.
La nomo devenas el la hispana konkeristo de la 16-a jarcento Hernán Cortés au Ferdinando Korteso, kiu post konkeri la teritorion kiu aktuale estas Meksiko pluekspediciis pli suden.