Descenda kojlo
Descenda kojlo | |
---|---|
![]() Loko de la descenda kojlo en la dika intesto
| |
klaso de anatomia unuo | |
latine | colon dēscendēns |
sistemo | Digesta sistemo |

La descenda kojlo[1] (latine colon dēscendēns) aŭ, neformale, la maldekstra kojlo estas la vertikala parto de la homa dika intesto antaŭ la sigmoido.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La descenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la sigmoido kaj la rektumo kaj post la transversa kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 25 centimetroj; ĝia diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,3 centimetroj.
La descenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas malsupren. Normale, la descenda kojlo troviĝas en la maldekstra flanko de la homa abdomeno.
Funkcio
[redakti | redakti fonton]Sorbado de akvo aŭ aliaj nutraĵoj ne multe okazas en la descenda kojlo. La ĉeffunkcio de la descenda kojlo estas entenado de la ĉimo ĝis fekado. La ĉimo solidiĝas kaj fariĝas fekaĵo dum la malsupreniro tra tiu parto de la dika intesto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Descending colon (angle). Encyclopædia Britannica.
|