Saltu al enhavo

Despair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Despair
filmo
Originala titolo Despair – Eine Reise ins Licht
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 maj. 1978, 19 maj. 1978, 15 sep. 1978, 20 sep. 1978, oktobro 1978, 10 nov. 1978, 17 nov. 1978, 27 nov. 1978, 19 feb. 1979, 11 apr. 1979, 9 jul. 1982, 6 jan. 1983
Ĝenro drama filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Michael Ballhaus
Reĝisoro(j) Rainer Werner Fassbinder
Produktisto(j) Bavaria Film
Scenaro Tom Stoppard
Filmita en Bavario
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Peer Raben
Rolantoj Dirk Bogarde • Andréa Ferréol • Volker Spengler • Klaus Löwitsch • Alexander Allerson • Bernhard Wicki • Peter Kern • Gottfried John • Adrian Hoven • Roger Fritz • Hark Bohm • Y Sa Lo • Liselotte Eder • Armin Meier • Isolde Barth • Ingrid Caven • Rainer Werner Fassbinder • Harry Baer • Voli Geiler • Gitty Darugar • Osman Ragheb • Hans Zander
IMDb
vdr

Despair (Malespero) estas anglalingva germana filmo de 1978 reĝisorita de Rainer Werner Fassbinder en kiu stelulas Dirk Bogarde, bazita sur samnoma romano de 1934 nome Otĉajanie de Vladimir Nabokov. Ĝi estis la unua anglalingva filmo de Fassbinder kaj ĝi estis prezentita en 1978 en la Kinfestivalo de Cannes.

Simile al la romano, la tono de la filmo estas ironia. Ankaŭ la intrigo estas ĉefe simila al tiu de la romano, kvankam unu el la ŝlosilaj roluloj estas tre ŝanĝita en la adaptaĵo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Hermann Hermann loĝas en Berlino dum la Vajmara Respubliko. Rifuĝinto de Sovetrusio, kun balta germana patro kaj riĉa juda patrino, li heredis ĉokoladnegocon. Lia juda edzino Lidia, volupta sed ne inteligenta, havas tro proksiman rilaton kun sia fraŭla kuzo, pentristo nomita Ardalion. Ĉar la Granda Depresio akras kaj naziaj brutuloj komencas celi judajn entreprenojn, inter kiuj lia firmao iĝas malpli enspeziga kaj Germanio malpli gastama, Hermann komencas sonĝi pri fuĝo. Li jam havas momentojn de forlasado de sia korpo, ekzemple por rigardi sin amori al sia edzino, kaj konsultas viron kiun li kredas viena psikiatro, sed estas fakte vivasekura vendisto, kiu vendas al Hermann polison.

Post spektado de filmo kiu havas duoblulon (doppelgänger), li vidas senlaboran vagulon nomitan Felix, kiun li supozas sia duoblulo. Felix, konfuzita ĉar ekzistas neniu simileco inter ili, iras kune kun la ideo ka Hermann promesas al li postenon. La laboro konsistas en funkciado kiel la duoblo de Hermann kontraŭ granda pago.

Hermann nun povas fini sian planon, kio devas forigi ĉiujn spurojn de lia nebonvena ekzisto. Post ricevado de letero de Ardalion postulanta monon por forlasi Lidion kaj iri pentri en Svislando, li montras la leteron al la asekurvendisto kiel indicon ke li estas ĉantaĝita. Tiam li rakontas al Lidio ke li havas ĝenatan ĝemelfraton kiu pripensas memmortigon. Li ŝanĝos vestojn kun sia frato, por ke la kadavro estu prenita kiel lia, dum li restu en Svisio. Kiam al Lidio estis pagita la asekurmono, ŝi devas aligi lin tie.

Loginte Felix en izolita loko en la arbaro, Hermann vestas Felix en siaj propraj vestaĵoj, razas lian vizaĝhararon, adaptas sian hararanĝon kaj fortondas siajn ungojn. Hermann tiam pafas lin ĝismorte. Vestita kiel Felix kaj kun la pasporto de Felix, li iras al svisa hotelo, kie li lernas de gazetoj ke Berlina polico serĉas la murdinton kaj suspektas ke ĝi estas li. Moviĝante en kreskanta malespero de vilaĝo al vilaĝo, finfine li estas ekvidita fare de Ardalion kaj armita polico proksime. Li klarigas ke li estas aktoro faranta filmon kaj ili devas stari flankene por lasi lin daŭrigi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Dirk Bogarde – Hermann Hermann
  • Andréa Ferréol – Lydia Hermann
  • Klaus Löwitsch – Felix Weber
  • Volker Spengler – Ardalion
  • Peter Kern – Müller
  • Alexander Allerson – Mayer
  • Gottfried John – Perebrodov
  • Hark Bohm – Doctor
  • Bernhard Wicki – Orlovius
  • Adrian Hoven – Inspector Schelling
  • Roger Fritz – Inspector Braun

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]