Deutschlandradio
Deutschlandradio | |
---|---|
![]() | |
Urbo | samrangaj centraj oficejoj en Kolonjo kaj Berlino |
Lando | Germanio |
Formato | informa kaj prikultura |
Zono de elsendo | Germanio kaj ĉirkaŭaj eŭropaj landoj |
Lanĉita | la 1-an de januaro 1994 |
Fondinto | la membraj sendostacioj de la komunumo ARD |
Gvidantoj | Stefan Raue (ekde sept. 2017) |
Retejo | dradio.de |
Reta elsendo | de la kanalo Deutschlandfunk jen en formato MP3 (kliku je la elŝutaĵo kun finaĵo ".m3u") |

Deutschlandradio (DLR, en Esperanto "Germania Radio") estas la tegmenta organizaĵo por tutnacia radioprograma elsendado en Germanio, kun du samrangaj centraj oficejoj en Kolonjo kaj Berlino. Ĝi kompletigas la radioprogramojn de la federaciaj, do regionaj radio- kaj televidelsendejoj de la komuna organizaĵo ARD. Tri tutlandaj radioprogramoj estas produktitaj: Deutschlandfunk (DLF, en la radiocentro Kolonjo), Deutschlandfunk Kultur (DLF Kultur, en la radiocentro ĉe la Hans-Rosenthal-Placo en Berlino) kaj Deutschlandfunk Nova (DLF Nova, en la radiocentro Kolonjo). Kune kun la ARD, la federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj, kaj la ZDF, la Dua Germana Televido, Deutschlandradio formas la publikan radian kaj televidan elsendon en Germanio. Kiel plurlanda institucio, ĝi estas submetita al la suvereneco de ĉiuj federaciaj landoj de Germanio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la organizaĵo Deutschlandradio (germane)
- artikolaro "Kalter Krieg im Radio", germane: "Malvarma Milito en radiofonio", kun sondosiero pri la komenco de la radistacia programo la 1-an de januaro 2962 Arkivigite je 2011-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
![]() |
![]() radiocentro de Deutschlandradio en Berlino, Hans-Rosenthal-Placo en la urboparto Schöneberg |