Dezső Ekler
Dezső Ekler | |
---|---|
Persona informo | |
Dezső Ekler [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ekler Dezső estis hungara arkitekto, fasonisto, altlerneja instruisto. Li estis membro de Hungara Arta Akademio (2000-2012).
Dezső Ekler[1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1953 en Szombathely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Ekler maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1971, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1978. Lia plej grava instruisto estis Imre Makovecz. Inter 1978-1986 li laboris en ŝtata laborejo, poste ĉe Imre Makovecz. Depost la socialismo en 1991 li malfermis propran atelieron. Li ankaŭ instruis en Arta Altlernejo Moholy-Nagy (1985-1987), Teknikuniversitato (1991-1993) kaj pli ol jardekon en Universitato István Széchenyi. En 1999 li akiris sciencan gradon DLA, lia habilitiĝo okazis en 2005. Li ricevis premiojn inter 1989-2003. Li fasonis tasojn en 2005.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- biblioteko en Dombegyház (1983, kunarkitekto)
- elvidejo en Nagykálló (1988)
- domoj de Universitato de Kaposvár (1988)
- oficejo en Dunaújváros (1994)
- banko (1999, vidu la bildon!)
- lernejo en Pécel (2002)
- domoj por vinfarejo en Győrújbarát (2013)
Elektitaj libroj, ĉapitroj
[redakti | redakti fonton]- Ember és háza (2000)
- Jelbeszéd az életünk (ĉapitro:Nagyítás az építészetben) (2002)
Elektitaj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Camping de Nagykálló (1991)
- Winery in Mezőzombor (1998)
- Térrablás és mozgósítottság, A nagyvárosok hatása a lélekre (2005)
- A formák nyelve és a város (2014)
Elektitaj ekspozicioj sole
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1989)
- Szombathely, Pécel (1992)
- Budapeŝto, Budakalász (1997)
Elektitaj ekspozicioj grupe
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1984, 1992)
- Novjorko, Ĉikago, Filadelfio, Roterdamo (1989)
- Venecia Bienalo (1990)
- Poznań, Wrocław, Varsovio, Gdańsk Krakovo (1997)
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-24. Alirita 2020-05-27.