Dezső Freund
Aspekto
Dezső Freund | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Freund Dezső |
Naskiĝo | 10-an de majo 1884 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de februaro 1960 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasrét Jewish cemetery (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto desegnisto ![]() |
Dezső Freund [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Freund Dezső estis hungara arkitekto, framasono[1]. Lia frato estis Kálmán Zátony.
Dezső Freund[2] naskiĝis la 10-an de majo 1884 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de februaro 1960 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Freund devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en sia naskiĝurbo. Post siaj studoj li laboris en komuna ateliero de Marcell Komor kaj Dezső Jakab. En 1908 li malfermis propran atelieron. Post la 1-a mondmilito li projektis plej ofte loĝdomojn en Budapeŝto. Dum la socialismo li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno. Li havis edzinon inter 1910-1946, ŝi naskis filon en 1910, la paro eksedziĝis en 1946.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj loĝdomoj en Budapeŝto
- iama banko en Gyöngyös
- sinagogo de Józsefváros
- panproduktejo en Újpest
- uzino en Dunakeszi
- renovigo de framasona loĝio (1946)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio