Dezső Győri
Dezső Győri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1908 en Törökszentmiklós |
Morto | 26-an de aŭgusto 1979 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 41-1-219/220 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1935) ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Dezső Győri [deĵO djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győri Dezső estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto.

Dezső Győri [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1908 en ekstera parto de Törökszentmiklós (nuntempe jam Tiszatenyő), li mortis la 26-an de aŭgusto 1979 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Győri frekventis artmetian mezlernejon en Budapeŝto, lia ĉefinstruisto estis Lajos Mátrai. Li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1935. Liaj majstroj estis Zsigmond Kisfaludi Strobl kaj István Szentgyörgyi (skulptisto). Jam dum la studentaj jaroj li debutis en ekspozicio. En 1936 li studis la artaĵojn en Romo helpe de stipendio. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en restaŭradoj de difektitaj skulptaĵoj, konstruaĵaj ornamaĵoj. Li ricevis premion en 1972.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto ekde 1930
- Somera Olimpiko 1952 (Helsinko)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Knabo kun bovido
-
Gimnastikistoj
-
Movado 500 kilometra
-
Reliefo pri Antal Masch
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio