Dick Ponti
Aspekto
Dick Ponti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1895 |
Morto | 6-an de novembro 1976 (81-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Dick PONTI, propranome Dirk Mijndert Pot (naskiĝis en 1895, mortis la 6-an de novembro 1976 en Leiden, Nederlando) estis nederlanda esperantisto.
Li estis internacie konata Cseh-metoda instruisto, membro de UEA dum multaj jaroj (ofte en la kategorio de membroj-subtenantoj) kaj fakdelegito dum jardekoj. Kiam la CO de UEA venis al Nederlando, li dum pluraj jaroj estis ĝia oficisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Revuo Esperanto, decembro 1976, p. 210 (nekrologo)