Diego del Carpio
Diego del Carpio | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05151 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 5° 20′ U (mapo)40.668611111111-5.3341666666667Koordinatoj: 40° 40′ N, 5° 20′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Diego del Carpio [+] | |||
Diego del Carpio [Diego del Carpio] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la centro de la provinco. La loknomo Diego del Carpio estas komprenebla etimologie kiel kunmetaĵo de kunigo en 1976 de la municipoj Diego Álvaro kaj Carpio Medianero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formita de la du menciitaj iamaj sendependaj municipoj, disaj ĉirkaŭ 2'8 km; ĝi okupas totalan areon de 33,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 68 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Alaraz (Salamanko), San Miguel de Serrezuela, Chagarcía Medianero (Salamanko), Pascualcobo, Martínez kaj Zapardiel de la Cañada.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de loĝado de epoko de visigotoj. Carpio Medianero kiel la najbaraj Horcajo Medianero kaj Chagarcía Medianero havas kromnomon "Medianero" (mezlima) ĉar iam estis ĉe la historia limo inter la regnoj Leono kaj Kastilio, nune inter la provincoj Salamanko kaj Avilo. La preĝejo de tiu loko datas de 1600 kaj havas romanikajn elementojn.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).