Digora (ruseДигора, oseteДигорæ, Digoræ) estas urbo en Rusio, 49 kilometrojn nord-okcidente de Vladikavkaz. Ĝi situas ĉe rivero Ursdon (Урсдон), kiu demaldekstre enfluas la riveron Terek (Терек). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 9 994 loĝantoj sur areo de 9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 110 loĝantoj/km².
La urbo estis fondita en jaro 1852 kiel vilaĝo, tiam ĝi nomiĝis Ĥristianovskoje (kion eblas traduki el la rusa kiel Kristana).