Dimitrovgrad
Dimitrovgrad | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (1926–) Posad (en) (1877–1926) vilaĝo (1698–1877) urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 423897 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 108 804 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 591 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 14′ N, 49° 35′ O (mapo)54.23333333333349.583333333333Koordinatoj: 54° 14′ N, 49° 35′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 60 m [+] | ||||
Areo | 42 km² (4 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dimitrovgrad, Russia [+] | |||||
| |||||
Dimitrovgrad (ruse Димитровград) estas urbo en Uljanovska provinco en Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 73405.
La urbo estis fondita en la unua duono de la 18-a jarcento. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Melekess (Мелекесс) ĝis 1972. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1919. La urbo ankaŭ havas ŝtatan sciencan centron ('Esplorinstituto de nukleaj reaktoroj').
Geografio
[redakti | redakti fonton]Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°13' norde, longitudo 49°36' oriente.
La urbo estas ĉe enenfluo de rivero Bolŝoj Ĉeremŝan (Большой Черемшан) en riveron Volgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]1698 estas konsiderata la fondjaro de Dimitrovgrad kiam la unua ĉuvaŝa setlejo estis establita en la areo de la hodiaŭa urbo. Tiu loĝloko estis nomita Melekess (ruse Мелеке́сс ) laŭ la samnoma rivero, kies nomo siavice havas sian originon en la tjurkaj lingvoj. La 15-an de julio 1972, la urbo perdis sian originan nomon kaj estis renomita Dimitrovgrad honore de la bulgara komunisto Georgi Dimitrov, okaze de lia 90-a naskiĝtago.
Transporto
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas fervoja stacio. Landvojo ligas Dimitrovgrad al la metropoloj de Uljanovsk kaj Samara kaj de tie al la rusa ĉefvojreto.
Telekomunikado
[redakti | redakti fonton]La interurba telefona kodo estas 84235, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2025).
Demografio
[redakti | redakti fonton]En jaro 1959 la urbo havis 50.7 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 130.9 mil loĝantojn.
En jaro 2021 la urbo havis 111.0 mil loĝantojn.
Nacia konsisto
[redakti | redakti fonton]Laŭ censo de 2021 jaro[1]:
Gento | Loĝantaro | Procento |
---|---|---|
rusoj | 65615 | 80,2 % |
tataroj | 9814 | 12,0 % |
ĉuvaŝoj | 2530 | 3,1 % |
mordvoj | 719 | 0,9 % |
aliaj | 3149 | 3,8 % |
Esperanto en Dimitrovgrad
[redakti | redakti fonton]- En la 1980-aj jaroj funkciis Esperanto-klubo «La verda suno» sub gvidado de Tatjana Iljutkina.
- Volgia Esperanto-Renkontiĝo okazis en Dimitrovgrad trifoje:
- VER-7 en novembro 1988
- VER-17 la 1-an de majo 2021 — 3-an de majo 2021[2]
- VER-18 en 30-a de aprilo — 3-a de majo 2022[3].
- Libera Esperantista Tendaro («LETo») okazis en Dimitrovgrad en junio 2021.
- Aleksandr Ĥrustaljov, esperantisto
- Jaroslavna Puŝkarskaja, esperantistino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rezultoj: Ульяновскстат (ruse). Arkivita el la originalo je 2013-04-14. Alirita 2013-04-05 .
- ↑ «VER-17 - esperiga renkontiĝo» en Ponto, majo 2021, №119, paĝo 4
- ↑ (eo) Irina Gonĉarova, Volgia Esperanto-renkontiĝo en Dimitrovgrad, p. 15, La Ondo de Esperanto, n-ro 2, 2022.