Dinkoj
Dinkoj | |||
---|---|---|---|
dinke Jiɛ̈ɛ̈ŋ | |||
etno | |||
Suma populacio | |||
4 637 302 | |||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||
| |||
Lingvo(j) | |||
Dinka | |||
Religio | |||
Kristaneco, Islamo, Dinka religio | |||
La dinkoj estas popolo en Sud-Sudano, kiuj loĝas en la regionoj Gharb Bahr al Ghazal (en la nildelto), Jonglei, sude de Kurdufano kaj la supera nilo, nordoriente en la lando. Tradicie ili estis paŝtista popolo, kiu paŝtis bovojn sur la bordo de Nilo. Ili formas 12% de la loĝantoj de Sudano.
La dinkoj ne havas centran ĉefon, ili estas organizitaj je sendependaj klanoj. Kelkaj el tiuj klanoj donas ĉefhomojn, kiuj estas konataj kiel majstroj de la fiŝkaptado pere de lancoj. La religioj kaj la vivstilo de la dinkoj estis en forta konflikto kun la islamigaj klopodoj de la registaro de Ĥartumo. Dum la 21-jara milito ĝis 2003, oni murdis milojn da dinkoj kaj oni forpelis centmilojn.
La dinkoj estas konataj pro tio, ke ili generas la plej multajn altajn homojn. Manute Bol ekzemple, kiu kun alteco de 2,31 m estas unu el la plej altaj korbopilkludantoj, kiuj iam ludis en la usona profesia ligo NBA, samkiel la aktuala NBA-ludanto Luol Deng, kiu ankaŭ estas de dinka deveno.
Etna nomdonado
[redakti | redakti fonton]Depende de la fontoj kaj la kunteksto, ekzistas pluraj nomoj: Denka, Denkawi, Dieng, Dinkas, Jang, Jeng, Jiaan, Jieng, Moinjaang[1].
Ili nomas sin mem Jieng (en la supra Nilo) kaj muonyjang (en Bahr el Ghazal), terminoj kiuj signifas "homoj". Eŭropaj esploristoj estus donitaj al ili la nomo Dinka[2].
Dinka lingvo
[redakti | redakti fonton]La dinka lingvo (memnomigo 'Thuɔŋjäŋ', 'Thuɔŋ ee Jieng' aŭ mallonge 'Jieng') estas la lingvo de la Jiëŋ (dinkoj). Dinka signifas "homoj"[3].
La dinka estas okcidenta nilota lingvo de la orientsudana lingvofamilio, parolata en Sud-Sudano. Aliaj okcidentaj nilotaj lingvoj inkluzivas: luaj lingvoj, nuer, ŝilluk, lango, acholi kaj alur. La lingvo nuer estas la lingvo kiu plej similas al la dinka (Thuɔŋjäŋ)[4]. Ekzistas diversaj dialektoj.
Kristanaj misiistoj estis ŝlosilaj personoj en la disvolviĝo de tio kio fariĝis finfine la dinka alfabeto. La nuna ortografio de la dinka baziĝas sur la latina skribo kun iuj aldonaĵoj[4].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La dinkoj reprezentas ĉirkaŭ 36% de la loĝantaro de Sud-Sudano[5] aŭ ĉirkaŭ kvar milionoj da homoj.
Religio
[redakti | redakti fonton]Tri kvaronoj de la dinakoj estas kristanoj. Ankaŭ ekzistas islamanoj (5%) kaj animistoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]angle Ushari Ahmad Mahmud et Suleyman Ali Baldo, Human rights abuses in the Sudan, 1987 : the Diein massacre : slavery in the Sudan, Khartoum, 1987, 33 paĝoj.
angle Lazarus Leek Mawmut, Dinka resistance to Condominium rule, 1902-1932, University of Khartoum, Khartoum, 1983, 59 p. (ISBN 0863720110)
angle Marc R. Nikkel, Dinka Christianity : the origins and development of Christianity among the Dinka of Sudan with special reference to the songs of Dinka Christians, Paulines Publications, Nairobi, 2001, 383 p. (ISBN 9966216170)
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Filmografio
[redakti | redakti fonton]france Attendre arĥivo, dokumenta filmo de Marie-Claude Harvey pri la dinkoj, 1995, 32 min 53 sek (enreta)
angle Dinka Diaries, usona televida filmo, 2005
france Un mariage chez les Dinka, dokumenta filmo realigita de Charles Stewart kaj Matt Currington, produktado: National Geographic Television/Essential Films, 2006, 50'
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]angle Gurtong Peace Trust pri la dinkoj Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
angle BBC-raporto pri la vivo en Dinka bovokampadejo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ france Dinka (peuple d'Afrique), france RAMEAU, Nacia Biblioteko de Francio.
- ↑ france "Culture-Soudan : Une tribu rejette un nom colonial[rompita ligilo]", arĥivo, Ips, la 23-an de decembro 2010
- ↑ angle Lingva slipo arĥivo
[din]en la lingva informtenejo
Ethnologue. - ↑ 4,0 4,1 angle The Dinka language (la dinka lingvo), Agamlöŋ Online, arĥivita versio de la originalo.
- ↑ angle The World Fact Book Arkivigite je 2020-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, arĥivita versio de la originalo.