Saltu al enhavo

Diplomatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Diplomatio.

Diplomatikodiplomologio estas faka scienco centrita en la kritika analizo de dokumentoj – partikulare, sed ne ekskluzive, historiaj dokumentoj. Ĝi fokuziĝas al la konvencioj, protokoloj kaj formuloj kiuj estis uzitaj de dokumentokreantoj, kaj uzas tiujn por pliigi komprenon de la procezoj de dokumentokreado, de informotransigado, kaj de la rilatojn inter la faktoj kiujn la dokumentoj intencas registri kaj la realo.

Tiu fako origine evoluis kiel ilo aŭ rimedo por studi kaj determini la aŭtentecon de oficialaj ĉartoj kaj diplomoj faritaj de reĝaj kaj papaj oficejoj. Poste oni konstatis ke multaj el la samaj subkuŝaj principoj povus esti aplikitaj al aliaj tipoj de oficialaj dokumentoj kaj leĝaj kaj juraj instrumentoj, al neoficialaj dokumentoj kiaj privataj leteroj, kaj pli ĵuse, al meta-datenoj de elektronikaj registroj.

Diplomatiko estas unu el la helpaj historiaj sciencoj. Ĝi ne estu konfuzata kun sia frata fako paleografio.[1] Fakte, ĝiaj teknikoj havas pli en komuno kun tiuj de la literaturaj fakoj de teksta kritiko kaj historia kritiko. Fama diplomatikisto estis ekz. Alfons Dopsch en Vieno.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj la paleografio, tre parenca scienca branĉo, tre disvolviĝis. Konataj arkivistoj kiuj kaj aktivis en paleografio kaj diplomatiko, estas ekzemple fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj la germanoj Wilhelm Wattenbach, kiu la unua science pritraktis la temojn rilatajn al la ekstermanuskriptaj (flankaj) karaktroj, kaj Ludwig Traube, fondinto de la Skolo de Munkeno, kiu enirigis definitive la paleografion en la historion de la kulturo kaj de filologia esploro. En Italio aparte menciindas Luigi Schiaparelli, Vincenzo Federici, Giulio Battelli kaj Giorgio Cencetti.

  1. Duranti, Luciana (1989). “Diplomatics: New uses for an Old Science”, Archivaria 28, p. 12. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]