Dire Straits
Dire Straits estis brita roka bando formita en Londono en 1977 de Mark Knopfler (ĉefa voĉo kaj gvida gitaro), David Knopfler (ritma gitaro kaj subtenanta voĉo), John Illsley (basa gitaro kaj subtenanta voĉo) kaj Pick Withers (tamburojn kaj perkutado). Ĝi estis aktivaj de 1977 ĝis 1988 kaj denove de 1991 ĝis 1995. Dire Straits estas unu el la plej furoraj muzikaj artistoj de la mondo, kun albumaj vendoj de super 100 milionoj.[1]
Ilia unua eldonita kanto, "Sultans of Swing" ("Sultanoj de svingo"), el ilia samtitolita debuta albumo de 1978, atingis la liston de dek plej vendataj en Britio kaj Usono. Ĝi estis sekvita de aliaj sukcesoj inkluzivantaj "Romeo and Juliet" (1981), "Private Investigations" (1982), "Twisting by the Pool" (1983), "Money for Nothing" (1985) kaj "Walk of Life" (1985).[2] Ĝia komerce plej sukcesa albumo, Brothers in Arms (1985), vendiĝis en pli ol 30 milionoj da ekzempleroj; ĝi estis la unua albumo el kiu vendiĝis miliono da ekzempleroj sur kompakta disko kaj estas la oka plej vendita albumo en la historio de la brita muziko.[3]
La sono de la grupo venas el diversaj influoj inkluzive de ĵazo, folko kaj kontreo kaj la blusmuzika roko de J.J. Cale kaj Eric Clapton. Estis pluraj ŝanĝoj en la konsisto de la grupo, kun Mark Knopfler kaj Illsley la nuraj konstantaj membroj. Post la definitiva likvido en 1995, Knopfler lanĉis sian solludan karieron plentempan. Dire Straits gajnis kvar Grammy Premiojn, tri Brit Awards kaj diversajn aliajn premiojn.[4] Ili estis inkluditaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2018.
Membroj de la bando
[redakti | redakti fonton]- Mark Knopfler: ĉefa voĉo, gitaro (1977–1995)
- John Illsley: basgitaro, voĉo, gitaro (1977–1995)
- Pick Withers: perkutado (1977–1982)
- David Knopfler: gitaro, voĉo (1977–1980)
- Alan Clark: klavaro (1980–1995)
- Hal Lindes: gitaro (1980–1985)
- Terry Williams: perkutado (1982–1984, 1985–1988)
- Guy Fletcher: klavaro, gitaro, voĉo (1984–1995)
- Jack Sonni: gitaro (1985–1988)
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Albumoj en studio:
- Dire Straits (1978)
- Communiqué (1979)
- Making Movies (1980)
- Love over Gold (1982)
- Brothers in Arms (1985)
- On Every Street (1991)