Saltu al enhavo

Diskordianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diskordianismo
religio
parodia religio Redakti la valoron en Wikidata
Fondinto(j) Kerry Wendell ThornleyMalaclypse la pli juna vd
vdr
"La Sankta Kaoso", simbolo de la Discordianismo aperanta en la kunteksto de ordo kaj malordo, kaj rememoriga pri la jino kaj jango simbolo

La Diskordianismo estas nova ĥaos-bazita religio fondita en la 1960aj jaroj en Usono de Greg Hill [greg hil] kaj Kerry Thornley [keri tornli]. Dum tiu tempo floris la kontraŭkultura movado, kaj la kreado de la religio estis influata de siaj ideoj. La religiaj ideoj de Hill kaj Thornley estis reago al viditaj sociaj problemoj, inkluzive de problemoj viditaj kun organizata religio.

La religio estis priskribita kiel "iu speco de memsubfosanta Dadaismo-Zeno por okcidentuloj"[1], kaj ĝi konverĝas kun kelkaj el la plej absurdaj interpretoj el la Rinzai skolo.

Disvastigo

[redakti | redakti fonton]

La Diskordianismo estis disvastigita unue per zinoj kaj poste kaj pli grandskale per la eldonado de la libreto La Principia Discordia (Principoj de Malordo) en 1965[2]. La Principia Discordia estis eldonita sub senkopirajta permesilo kiu ebligis vastan disvastigon de ĝi pere de diversaj eldonejoj. Tiu permesilo ankaŭ igis ĝin frue disponebla interrete, ekde almenaŭ 1992[3].

La trilogio Illuminatus!, skribita de Robert Shea kaj Robert Anton Wilson kaj eldonita unue en 1975, grandparte pritemas Diskordianismon kaj helpis disvastigi la religion. Kvankam ĝi estas fikcia libro, ĝi iĝis grava parto de la Diskordianisma kanono.

La Principia Discordia

[redakti | redakti fonton]

La Principia Discordia estas la centra teksto de Diskordianismo. Ĝi traktas la religian filozofion kaj metafizikon kun netujvidebla profundeco, sed tamen estas humura, eĉ satira kaj absurda. Krom teksto mem, la libro enhavas multajn artaĵojn, plej ofte algluaĵojn.

Eriso, la greka diino, simbolo de diskordianismo

Diskordianoj agnoskas kiel dion Erison, la greka-roma dio de malordo kaj ĥaoso. Eriso estas vidata de certaj diskordianoj kiel ekzistanta personaĵo, kaj de aliaj kiel personigo de certaj konceptoj aŭ kvalitoj, aŭ kiel metaforo.

Ordo kaj Malordo

[redakti | redakti fonton]

Diskordianoj agnoskas ke ambaŭ ordo kaj malordo estas validaj kaj neniu estas esence bona aŭ malbona. (Malordo en Diskordianismo ne signifas malbonon aŭ malsanon, kaj estas simple la malo de ordo). Kaj ordo kaj malordo trakteblas kiel nur ŝajnaj, tio estas, nur manieroj rigardi la mondon, kaj do la (mal)ordeco de io dependas de la vidpunkto de la rigardanto.

Diskordianoj kredas ke la nuna socio havas superfluon de ordo, kaj ke tiu estas malhelpema al bonkvalita vivo aŭ al la socio ĝenerale. Tiun troordemecon oni nomas la Malbeno de la Grizvizaĝulo. Do, laŭ tiu ĉi kredo, Diskordianoj kredas ke estus profite reekvilibrigi ordon kaj malordon en la socio. Unu ago por tion fari estas Operaco Mensofiko (vidu sube).

Operaco Mensofiko

[redakti | redakti fonton]

Operaco Mensofiko (angle Operation Mindfuck) estas grava diskordiana praktiko. La koncepto estis disvolvigita de Kerry Thornley kaj Robert Anton Wilson en 1968[4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Raymond, E. S. (2004). Discordianism. In The Jagon File. Retrieved from http://catb.org/~esr/jargon/html/D/Discordianism.html
  2. Gorightly, A. (2014). Historia Discordia. Roslyn, NY: RVP Press.
  3. Porter, M. (1992). High Weirdness By Email. Retrieved from http://www.textfiles.com/computers/weird2_1.txt
  4. Gorightly, A. (2005). The Prankster or The Manchurian Candidate? In The Beast of Adam Gorightly: Collected Rantings (1992-2004). College Station, TX: Virtualbookworm.