Saltu al enhavo

Diskuto:Ŝpuro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teknike, ŝpuro ne limiĝas al fervoja trako, sed estas la distanco de la radoj konektitaj per akso en iuj ajn veturiloj (ankaŭ en lokomotivo kaj vagonaro de fervojo la paralelaj radoj estas konektitaj per akso) - en aŭtoj, kamionoj, tankoj la karakterizaĵo malpli gravas ol en lokomotivo kaj vagonaro de fervojo, ĉar principe aŭtoj, kamionoj kaj tankoj povas veturi kiel ili volas, sed tamen estas teknika eco kiu povas aperi en priskriboj. Tiel ekzemple la teksto AT-S antaŭvidas ruĝan ligilon pri kreinda teksto ŝpuro (aŭto). Sed mi supozas ke propra teksto eĉ estus tro - eblus facile aldoni referencon al la artikolo "ŝpuro" en PIV kaj trakti ambaŭ signifojn ene de la sama teksto. ThomasPusch (diskuto) 14:00, 10 jan. 2025 (UTC)[Respondi]