Saltu al enhavo

Diskuto:19-a de decembro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


✔ Farite:

La paĝo nun estas kontentige koncizigita, kaj plej bone estas ke escepte tute ne necesis kiel administranto redakti kaj ripari la liston, sufiĉis kontroli kaj revizii ĉion, kaj la koncizigan laboron jam faris kolektivo de plej diversaj uzantoj. Koran dankon pro tia kunlaboro! Ne funkciis redukti ĉiun jaron al unu teksta linio, sed almenaŭ eblis redukto al maksimume 4 linioj, tio estas kompromiso. Kaj ankaŭ ne plene forpreniĝis la forta tendenco priskribi la mondon el patriotisme pola perspektivo, sed almenaŭ nun estas iom pli da ekvilibro. Nun estas verda lumo plu aldoni koncizajn kaj sennaciecajn aldonojn al tiu listo, sen timi ke la lastaj aldonoj povus perdiĝi! ThomasPusch (diskuto) 11:53, 6 dec. 2024 (UTC)[Respondi]