Saltu al enhavo

Diskuto:4-a de novembro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

El la eventoj de 1950 mi elprenas la 20-vortan duonfrazon "Komitato de Intelektuloj kaj Katolikaj Agantoj kreiĝis, al kiu aliĝis "pastroj-patriotoj" (kun la celo disdividi Katolikan Eklezion en Pollando)", ne bone komprenebla ekster kunteksto - se reenmeti, oni devus forpreni aliajn vortojn de la jaro. Memoru: eventoj de unu jaro principe ne superu la kvanton de unu teksta linio (cirkaŭ 150 signoj aŭ 20 vortoj) po jaro. Ankoraŭ tre multaj jaroj ne estas koncizigitaj al tiu supera limo, kaj ekstremokaze unufoje en jarcento en katastrofa jaro eble ankaŭ escepte esti 40 aŭ 60 vortoj por jaro - sed 1950 estis tute normala jaro de la 20-a jarcento, ne ke en ĉiuj kontinentoj amasiĝis ekstreme gravaj eventoj, kiujn ŝtopi en 20 vortojn ne eblus. ThomasPusch (diskuto) 00:54, 31 okt. 2024 (UTC)[Respondi]