Saltu al enhavo

Diskuto:AMITAJUR DJANA SUTRO

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo ne estas enciklopedia artikolo, sed publikigo de tuta sutro. Se aperu artikolo pri tiu sutro, la artikolo mallonge priskribu la sutron, kaj indiku, kie ĝi estas legebla. Krome la nomo en Esperanto apenaŭ estu "Amitajur Djana Sutro". Tio estas el pluraj vidpunktoj erara.

Simile statas pri la artikolo 42 ĉapitroj--budhisma sutro.

Bv. ĉesi fari propagandon en la Vikipedio! Verku enciklopediajn artikolojn!

Se oni volas publikigi sutrojn aŭ alispecan materialon ne-enciklopedian, oni povas tion fari en ia senkosta TTT-ejo. Poste eblas en Vikipedia artikolo pri la afero fari ligon al la loko, kie la tuta materialo estas legebla.

Bertilo WENNERGREN


Ĉu en tia kazo oni devas forigi la "artikolon" ? Same estas aliaj "artikoloj tiuspecaj kiuj aperas ie kaj tie en la enciklopedio, kiel ekzemple bildoj sen tekstoj. Enciklopedia artikolo devas laŭ mi doni informon, resumon, aŭ priskribon, ne krudan materion !


Do, mi ĵus metis tri tiajn budhismajn artikolojn al la listo de la forigendaj artikoloj, koncedante al la aŭtoro tamen unu semajnon por prilabori sian tekston. Ĉu bone? --Unukorno 15:15, 17. Dec 2002 (UTC)


Jes, ni donu iom da tempo.

Efektive estas ankaŭ aliaj simile forigendaj aŭ draste reverkendaj artikoloj.

Bertilo WENNERGREN