Diskuto:Aake Kalliala
@Tlustulimu kaj Sj1mor: Karaj, mi havas etan miran demandon pri enporto de informaro de vikidatumoj. En la informkesto ĉi tie estas indiko el vikidatumoj ke la homo frekventis aktoran altlernejon ĝis la "dekjaro de 1980". Tiu vortumo aspektas plej strange ! Tamen en vikidatumoj la indiko estas en tute normala lingvaĵo "1980-aj jaroj".
Ĉu iu el vi havas ideon, kiel la normala indiko "1980-aj jaroj" el vikidatumoj transformiĝas al tiom stranga vortumo? Kaj plej saĝe kompreneble estus scii kie oni povas ŝanĝi tion strangaĵon. Ne temas pri graveco aŭ malgraveco de la finna aktoro ĉi tie, mia demando estas nur teknika pri la enporta strangaĵo... La koncerna vikdatuma ero estus q:Q34644, sed tie ankaŭ ĉio aspektas tute sensuspekte. ThomasPusch (diskuto) 10:17, 19 okt. 2024 (UTC)
- Efektive ĉar la valoro de parametro lernejo P69 kaj tie proprieto ĝis P582 estas "1980s", kaj tiu valoro ĉie tradukiĝas al vortumo "dekjaro de 1980", kaj eĉ pli ĝenerale, la valoroj "wxyzs" ĉie tradukiĝas al vortumoj "dekjaro de wxyz".
- Mi kontrolis ŝablonojn sed ne trovis. Mi interalie kontrolis la "1980s" en vikidatumoj mem sed tie la vortumo ankaŭ ne aperis. Sj1mor (diskuto) 10:59, 19 okt. 2024 (UTC)