Saltu al enhavo

Diskuto:Afrodito (diino)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial transkribi Αφροδίτη kiel "AfroditA"? Ne estas greka eĉ ne esperanta! Roberto 19:22, 8. Maj 2006 (UTC)

Mia kara Roberto, temas pri universala tendenco en Esperantio, tiu maniero skribi, almetante "a" antataŭ "o" en la finoj de inaj nomoj propraj. Vidu ke PIV adoptas tian manieron, kaj mi paritikulare preferas tiun manieron. Tiel mi faris en la aritkoloj pri la mitaj diinoj (Persefona, Kora, Demetra, k.a.) Elkore Aluizjo Abreu

Ne, vi eraras, karulo, tiu ne estas universala tendeco. Due, via versio de PIV estas malnova. Pli novaj versioj de PIV ne akceptas plu formoj kiel Afrodita, nur Afrodito. Tion oni jam diskutis vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2006_8 la 3-an (rusaj diinoj) bonvole. Tie oni diris
Vi malfruas de unu PIV. La formo en la reviziitaj formoj estas Afrodito. Kvazaŭ ĉiuj virinaj nomoj en "A" ŝanĝiĝis al la regula eo:formo de substantivo "O". Plus restas kelkaj kiel "Marta" (paralele kun "Marto") pro historiaj kialoj, sed kursive kaj sen indiko de radiko, kiu karakterizas prunton de naciaj vortoj. Afrodito ankaŭ estas besto. Mi sugestas ke same kiel por Marto (planedo kaj dio), oni sisteme aldonu "(dio)" aŭ "(diino)" al la nomoj en la titolo kiam ekzistas tiaj kazoj --Ssire 04:26, 9. Maj 2006 (UTC) Tion cetere mi faris--Ssire 06:57, 9. Maj 2006 (UTC)
Alie: Pri "arbitra altrudo": PIV estas eldonata de SAT, kiu rajtas eldoni tion, kio al ĝi plaĉas, neniu estas devigata obei la SAT-eldonojn, do PIV altrudas nenion al neniu.--Ssire 06:57, 9. Maj 2006 (UTC) Roberto 11:02, 13. Jul 2006 (UTC)

Vidu ankaŭ la diskuto-paĝon de la artikolo 'Psiĥo (mita persono)'. Kalidasa 777 22:32, 30. Maj 2008 (UTC)

Komencu diskuton pri Afrodito (diino)

Komencu diskuton