Diskuto:Albert Willimsky
Kiu ekstera ligilo estas tiu ĉi??
- Witryna arcybiskupstwa berlińskiego: Wspomnienie ks. Alberta Willimskyego jako ofiary nazizmu Reta paĝo de Berlina ĉefepiskopujo: rememoro pri pastro Albert Williamsky kiel la viktimo de naziismo)
Ĝi ŝajnas retejo pola, kun resumo en Esperanto, sed se oni vidas la ligilon ĝi titoliĝas "Opfer der ungerechten Gewalt", retejo de la katolika "Erzbistum Berlin" (ĉefdiocezo Berlino), kaj en la tuta retejo ne estas ajna vorto en la pola. Kompreneble en la esperanta vikipedio gravas resumi la esencon en Esperanto, en la pola vikipedio (nur tie) necesus nomi la referencon en origina lingvo kaj resumi ĝin en la pola. Sed, ĉi tie ne estas la pola vikipedio. Mi jam plurfoje havis kontaktojn kun ultranaciismaj poloj kiuj volis konvinki min ke ĉiuj germanoj estas nazioj kaj murdistoj, kaj ĉiuj viktimoj de naziismo, aparte se ili estis katolikaj pastroj, estas poloj, ĉar la pola nacio kaj katolikismo estas unu, tial germanaj katolikoj kiuj murdiĝis en nazia koncentrejo aŭtomate iĝas poloj - sed tio estas evidenta malvero, kaj tiom nigre blanke vidigi la historion ne funkcias (komparu la fabelon Bestofarmo de Orwell). Germana katoliko kiu protestis kontraŭ naziismo estas kaj restas germano, germana luterano, judo, ateisto, komunisto, rezistanto, gejo, cigano, esperantisto, humanisto ankaŭ restas germana. Tial mi draste protestas kontraŭ "pole kamufli" germanan referencon. ThomasPusch (diskuto) 21:16, 15 feb. 2025 (UTC)