Saltu al enhavo

Diskuto:Alexander Shlafer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Alexander Shlafer,

kontribuas kiel vikipediisto Filozofo (diskuto kontribuoj).

Kolegoj, kial titolo de titolo de la artikolo estas Shlafer? Kial ne Ŝlafer? P.Fiŝo§@ 13:13, 9 Apr. 2012 (UTC)

Verŝajne pro tio, ke Shlafer estas lia oficiale registrita nomo en Usono. En la artikolo li estis antaŭe nomata "Aleksandro Shlafer", sed iu Vikipediisto poste ŝanĝis tion al "Alexander" – sen videbla kialo. Cetere, mi konjektas, ke multajn informojn en la artikolo kontribuis Shlafer mem, ankaŭ la nomon "Aleksandro Shlafer". En Esperantaj tekstoj lia nomo aperas en du formoj (Aleksandro kaj Alexander). Do estus utile mencii ambaŭ formojn en Vikipedio. --Surfo 10:04, 15 Maj. 2013 (UTC)

Misgvidaj aldonoj, kiujn mi tuj korektos

[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke la enkonduka sekcio, kie oni min priskribas, iĝis misgvida kaj konfuza pro ies trokleraj konjektoj pri la origina formo de mia nomo. Mi ŝanĝos tiun parton al la formo, kiu pli ĝuste reflektas la originan formon de mia nomo kaj forigas la ambiguan "de juda deveno", kiu, en kombino kun la frazo "origine jide: אלעקסאנדער שלאַפער" kreas la falsan impreson, ke mia origina nomo estis donita al mi en jido.

Mia persona nomo, laŭdevene helena, estis donita al mi en la rusa lingvo, kaj poste estis laŭbezone adoptita al aliaj lingvoj (inkluzive la anglan, la bulgaran, Esperanton, la francan kaj la litovan por nomi nur tiujn, en kiuj mi havas dokumentan konfirmon) en la formo kutima en tiuj lingvoj. Ja temas pri unu el la plej internacie disvastiĝintaj personaj nomoj, ĉie asimilita kaj hejmiĝinta.

Mia familia nomo, kiu origine tre verŝajne estis jida antaŭ pluraj generacioj, tamen ne estas tiel atestita: ĉiuj miaj samnomaj familianoj kaj parencoj, inkluzive mian patron kaj avon estis nomataj en la rusa lingvo en ĉiuj ĝis nun konataj dokumentoj. Tial la hipoteza jidigo de mia nomo estus pure fikcia. Esence, la situacio estas simila al tiu de L.L. Zamenhof.

La fakto estas, ke mi denaske nomiĝis ruslingve "Александр Шляфер" en miaj ruslingvaj dokumentoj kaj nomiĝas "Alexander Shlafer" en miaj dokumentoj usonaj (kaj eĉ en la latinlitera literumado de mia nomo en dokumentoj rusaj!). En Esperantujo oni kutime nomas min Aleksandro Shlafer [pron.: ŝlafer] kun plena esperantigo nur de mia persona nomo, kaj mi mem preferas tian partan esperantigon. Mi esperas, ke tiuj elĉerpaj klarigoj igas ĉion tute klara. -Aleksandro Shlafer

Manko de interne ligitaj referencoj

[redakti fonton]

En la teksto ekde majo 2023 elstaris du tre ruĝaj tekstoblokoj, markitaj per la ŝablono {{mankas fonto}}, kiuj videble tre kritikis ke tiuj tekstoblokoj ne estis rekte referencitaj. Mi nun aldonis kvar tiajn interne ligitajn referencojn, tri el tiuj referencas du faktojn, do sume fakte estas sep rekte referencitaj tekstoblokoj. Sed mi tamen volus substreki, ke tiuj kaj ankaŭ la plej multaj aliaj asertoj de la teksto ankaŭ estus pruvitaj per la tre longa listo de "eksteraj ligiloj" sube. Jes, eblas argumenti, ke "referencoj" kaj "eksteraj ligiloj" ne estas la sama rubriko, kaj tio kompreneble formale ĝustas, sed tamen ĉi tie la kritiko estis ke pri iuj asertoj komplete "mankas fonto", kaj tio ne ĝustas - fontoj, eĉ se iu malkontentas ke necesas trovi ilin en la rubriko "eksteraj ligiloj", tamen estas tekstaj fontoj. Mi konfesas, ke miaj sep notoj nun estas la unuaj kiuj plenigas la rubrikon "referencoj", kaj oni povus pripensi ankoraŭ iujn notojn tie aldoni. Sed mi tamen alvokas "ne esti pli papa ol la papo" kaj ne esti radikala pri kritiko de vikipediaj tekstoj: ĉiukaze miaj sep interne ligitaj referencoj nun estas "pli ol nenio" kaj laŭ mi plene sufiĉas por plenumi la deziron ke la rubriko "referencoj" ne estu malplena... ThomasPusch (diskuto) 12:18, 1 feb. 2025 (UTC)[Respondi]