Saltu al enhavo

Diskuto:And a voice to sing with

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sed eĉ tio ne estas Esperanto, kara Kerio! Oni ne kantas "kun" voĉo, sed "per" voĉo. Sed eĉ post tiu korekto, la artikolo ŝajnas al mi komplete necesa.

Kara Paul, nenie estas aldonite en la titolo, kio aŭ kiu kantas. Ĉu ekzemple kun amikoper aldo. Mi ne legis la menciitan libron, do mi ne scias, kiu aŭ kio rilatas al kanti. Angle estas with, do mi tradukis kun. Kaj mi ne scias, kial la paĝo estus forigota. Se ĝi estas malĝuste titolita, eblas ja alinomi ĝin. Kerio 15:38, 7. Mar 2009 (UTC)
Vi laŭ mi ne komprenis la anglan titolon. And a voice to sing with povas signifi laŭ mi "Kaj voĉo per kiu eblas kanti", "Kaj voĉo kiun oni uzu por kanti" kaj simile. Sed ĉar mi ja ne legis la libron, mi ne povas decidi tie ĉi. Mi nur scias, ke "Kaj voĉo por kanti kun" ne povas esti ĝusta, ĉar tio ne estas Esperanto. En (malbona) angla frazo povas finiĝi per prepozicio; en Esperanto ne. --PaulP - Disk. 16:09, 7. Mar 2009 (UTC)
Do, mi alinomis ĝi al origina titolo. Se ankoraŭ nun ĝi estas malĝusta, bonvolu skribi al Joan Baez, ĉu hazarde ŝi ne eraris. Kerio 15:56, 7. Mar 2009 (UTC)
Tre bone. Tio laŭ mi estas la sola ĝusta decido. --PaulP - Disk. 16:09, 7. Mar 2009 (UTC)
Franclingve, la titolo "And a voice to sing with" estis tradukita al: "Et une voix pour chanter" ("Kaj voĉo por kanti"). --Dominik 06:00, 15. Mar 2009 (UTC)