Diskuto:Antarkto
PIV2 havas "antarkta", "antarkta oceano" kaj "Antarktio" (la antarkta regiono). Laŭ mia kompreno, Antarkto estas kio estas interne je Antarkta Cirklo, kaj Antarktio la kontinento. Sed Vikipedio ŝajnas sisteme nomi la kontinenton Antarktio. -- :) 03:18 17. Jul 2003 (UTC)
Malnova informkesto[redakti fonton]
Areo % glacikovrita |
14.425.000km² 98% |
Loĝantaro | 4.000 somere, 1.000 vintre |
Politika sistemo | Administrita de la Antarkta traktado |
Depostulitaj teritorioj | Argentino Aŭstralio |
TTT | Tel. | .aq | +672 |
Kontinento / regiono[redakti fonton]
Saluton. Ĉu en Esperanto ekzistas distingo inter la kontinento kaj la regiono? Se jes, mi uzus la titolon "Antarktio" por la kontinento. Sed kiun titolon ricevu artikolo pri la regiono? Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:43, 6 Apr. 2012 (UTC)
- (+) Ŝajnas al mi, ke Nova PIV ne havas veran distingon, sed Krause jes. Ĉe Krause aperas "Antarktio" por la kontinento (alternative eĉ "sudpolusa kontinento"), dum ke "Antarkto" estas la regiono. Ĉu aliaj lingvoj subtenas tian distingon? Se jes, ni povus ja fari same, ĉu ne? Se ne, kion ni faru nun? Bedaŭrinde iu analogio kun "Arkto" ne funkcias, ĉar ĝi ne estas vera kontinento. --Tlustulimu (diskuto) 19:06, 6 Apr. 2012 (UTC)
- Laŭ mi la "io" de Antarkt- nenion signifas. Vikipedio estas ujo de io-manio...--Forstbirdo (diskuto) 08:55, 27 Apr. 2012 (UTC)
Karaj, ankaŭ mi pledas por la formo "Antarkto". Ĝi estas eĉ oficiala, laŭ la 9-a Oficiala Aldono de la Akademio de Esperanto, kun la jena difino:
|
Bonvolu ankaŭ rimarki la jenan rimarkon de Reta Vortaro, ĉe la artikolo "Antarkto":
|
Mi do preferus respekti la lastatempan oficialigon de la Akademio, se ne estas klaraj kialoj por fari alimaniere. Ĉu iu kontraŭas rean alinomadon al "Antarkto"? Amike, --WinstonSmith (diskuto) 16:10, 1 Sep. 2012 (UTC)
- Domaĝe, en aliaj lingvoj estas tri malsamaj esprimoj pri la regiona sudparta de la polusa cirklo, la ekozona kaj la kontinento. Kial ne distingi ilin esperante, pri nia lingvo supozita esti unu el la pli klara, preciza kaj komprenebla? Por la sudparta de la polusa cirklo ekzistas jam Antarkto kaj Antarktiko laŭ la esperanta kurso pri zoogeografio de Carl Støp-Bowitz Støp-Bowitz "Elementa Zoogeografio" 1976 pri Ceteraj regionoj (kun pli internaciaj terminoj arktiko kaj antarktiko p. 28), antarkta ekozono por la ekozono, kial ne krei la trian apartan artikolon pri la kontinenta kun la titolo Antarktio aŭ Antarktido? Eĉ se la Akademio ne ankoraŭ akceptas, ĝi jam ŝanĝis sian opinion, ĝi do povos ankoraŭ ŝanĝi.--DidCORN la 24-a de aŭgusto 2017, 12:12 (UTC)
+ "Okcidenta Antarkto montris iuj efikoj de tutmonda varmiĝo"?[redakti fonton]
en:Antarctica ... "West Antarctica has shown some effects of global warming.[1]
"Okcidenta Antarkto montris iuj efikoj de tutmonda varmiĝo." ?
- ↑ Western Antarctica warming confirmed December 23, 2012 USA Today