Diskuto:Anton Graf von Arco auf Valley
Etoso
Kvankam la teksto estas traduko el la angla vikipedio, la artikolo ne ŝajnas tute objektiva; precipe la rimarkigo "agante sole" kaŭzas la impreson, ke Arco ne havis kunagantojn. Fakte la tribunala protokolo mencias, ke iuj oficiraj rondoj sciis pri la planita atenco; la du armitaj soldatoj, kiuj gardis Eisner, marŝis antaŭ li, tiel ke ili ne povis malhelpi la atencon, sed poste preskaŭ mortpafis la atencinton. Mi rekomendas ŝanĝi la vortigon. – Umberto 16:40, 31. Dec 2006 (UTC)