Saltu al enhavo

Diskuto:Apostola nuncio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi hodiaŭ ĉe la paĝo de la papo Sabiniano notis:

En la teksto Sabiniano ekde la unua versio de aŭgusto 2006 de Alois estas la frazo "En 593 papo Gregorio la 1-a sendis lin kiel apokriziaron (apostola nuncio) al Konstantinopolo". La vorto apokriziaro ankaŭ post 18 jaroj ankoraŭ ne havas vikipedian artikolon, kaj tio ĝustas, ĉar nek en PIV nek en iu alia vortaro mi trovis pruvon pri ekzisto de tiu vorto - ĝi do estas meminventita, kaj evidente ne bezonata vorto, ĉar la frazo jam konfesas ke "apokriziaro" simple estas apostola nuncio. Nuncio tute ekzistas en PIV, estas bona vorto, kaj PIV konfirmas ke jam tiuj ses literoj sufiĉas por la signifo, do la adjektivo "apostola" estas nebezonata dekoraĵo (PIV: "nuncio estas papa ambasadoro") - sed aldoni gramatike nebezonatan dekoraĵon ne estas problemo, nur lukso. Tiel la supra frazo simple devas teksti "En 593 papo Gregorio la 1-a sendis lin kiel apostola nuncio al Konstantinopolo", sen la dubinda pseŭdovorto "apokriziaro". Pri tio la uzanto Alois certe ne havus problemon - la signifo de la frazo nur pliklariĝas.

Nun la vorto nuncio estas alidirektilo al tiu ĉi teksto sub titolo apostola nuncio, kaj tiel povas resti, kvankam ĝenerale en bona stilo oni ne faru vortojn pri komplikaj kaj balastaj ol necesas. Tamen estos ankoraŭ bone aldoni referencan piednoton. Notu bone: en la latina la vorto nuntius simple signifas "sendito" kaj tial necesas adjektiva aldonaĵo por ke klaru ke temas pri "papa ambasadoro", sed Esperanto ne estas la latina, nur ofte aspektas iom simila, kaj la vorto nuntius ne ekzakte estas la vorto nuncio. Ne miksu lingvojn. ThomasPusch (diskuto) 08:36, 12 nov. 2024 (UTC)[Respondi]