Saltu al enhavo

Diskuto:Art-Nouveau Pentrado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unukorno demandis:

Ĉu iu konas Eo-vorton por 'Art Nouveau'? Mi nenie trovis indikon.

Vidu la respondon en ReVo.

Bertilo WENNERGREN

Dankegon pro la informo, Bertilo! Mi tamen ankoraŭ hezitas, movi la artikolon al Secesia Pentrado. Unue, ĉar la vorto secesio en PIV ne aperas en tiu ĉi signifo, due, ĉar mi imagas, ke apenaŭ iu rekonos la nocion (legante Art Nouveau, mi tuj sciis, pri kio temis). Nu, mi dormos unu nokton kaj poste eble trovos solvon. (La plej bona solvo sendube estos: verki artikolon pri Secesia Arto kaj poste movi la artikolon Art-Nouveaŭ Pentrado al Secesia Pentrado. Mi bedaŭrinde ne sentas min kompetenta pri arto, sed eble iu pli saĝa vikipediisto legos miajn liniojn kaj povos fari tion?) Amike, --Unukorno 18:47, 15. Dec 2002 (UTC)

Ne dankinde!

Ankaŭ mi estis surprizita, kiam mi la unuan fojon renkontis la vorton "secesio" en tiu signifo. Mi tute ne rekonis tiun vorton. Sed se oni rigardas la liston de tradukoj en naciajn lingvojn en ReVo, oni vidas, ke tiu formo havas sufiĉe bonan subtenon en diversaj lingvoj. Ĝi efektive estas almenaŭ same internacia kiel "Art Nouveau", kiu ĉiuokaze estas apenaŭ Esperantigebla en taŭga formo. Mi fakte iam vidis ankaŭ "arto nova", sed tio estas tre dubsenca esprimo.

Mi scias, ke la vorto "secesio" jam estas praktike uzata en Esperanto en tiu signifo (laŭraporte Literatura Foiro uzadis ĝin). Ke la Nova PIV maltrafis tion, estas bedaŭrinda afero, sed tio ne timigu nin.

Sed ankaŭ mi sentas min iom tro senscia pri arto (krom muziko) por kuraĝi redakti tiun artikolon.

Bertilo WENNERGREN