Saltu al enhavo

Diskuto:Artikola preĝejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi timas, ke la titolo ne estas trafa.--Crosstor 09:29, 30 Jul. 2011 (UTC)

La historia termino estas iom stranga (sendepende de Esperanto, ankaŭ en aliaj lingvoj), sed la unua e-lingva frazo tre bone klarigas la etimologion: "...estas kirko konstruita surbaze de artikoloj akceptitaj en la jaro 1681 en Soprona kunveno, kiuj ebligis konstruadon de protestantismaj ekleziaj objektoj en kelkaj departementoj kaj urboj en Hungara reĝlando." Kun tiu klarigo la titolo "artikola preĝejo" aŭ alternative "artikola kirko" (kirko=kristana preĝejo, kaj evidente nur temis pri protestantismaj, do kristanaj, objektoj) tute bonas. Mi aldonas la nacilingvajn formojn en la slovaka kaj germana, kaj ĝojus se eblus ankoraŭ aldoni la hungarlingvan formon. Alia detalo estas ke en la teksto estis la vorto "rekatoligo": La vorta radiko ja estas "katolik'", do temas pri "rekatolikigo". ThomasPusch (diskuto) 10:21, 22 Jan. 2014 (UTC)