Saltu al enhavo

Diskuto:Auckland

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom iritiĝas pri la kategorio "aperis en 1350", dum la informkesto informas ke la urbo "aperis en 1840". Mi povas facile kredi ke anglalingvaj eŭropanoj tie fondis eŭropecan urbon en 1840, sed kiun informan bazon havas la aserto pri apero en 1350??? Ĉu la fondodaton de la maoria loĝloko kiu certe ekzistis tie antaŭ alveno de la unuaj eŭropanoj povas tiom ekzakte identigi?? ThomasPusch (diskuto) 17:20, 24 jan. 2025 (UTC)[Respondi]

Laŭ la angla artikolo, la dato estas la proksimuma dato de la alveno de maorioj. Ĝi impresas ke ili fondis diversajn apartajn vilaĝojn, ne unu urbon. Mi dirus ke la kategorio estas erara. Arbarulo (diskuto) 17:48, 24 jan. 2025 (UTC)[Respondi]