Diskuto:Badmintono
La artikolo "volano (sporto)" traktas ekzakte la saman temon kiel la artikolo "badmintono". Iu iam sen ajna referenco en la duan tekston metis la aserton ke la sporto nomiĝu "pli ekzakte volanludo", sed la gvidaj e-lingvaj vortaroj kiel PIV kaj ankaŭ Reta Vortaro konas nur la disciplinon "badmintono", ne "volano". La artikolo "volano (sporto)" ŝajnigas havi ekvivalentojn en aliaj lingvoj, sed tiuj artikoloj fakte traktas la pluman "pilkon" de la ludo, ne la ludon mem. Insiste mi do proponas unuigi la du tekstojn je titolo "badmintono", kaj ne provi vikipedie disvastigi novan terminon ekster vikipedio malpli aŭ tute ne uzatan.
ThomasPusch (diskuto) 19:49, 11 Jun. 2014 (UTC)
- Eble ne "pli ekzakte" sed foje ankaŭ uzatas la vorto "volanludo".[1][2][3] Mi ne trovis "badmintono" en reta PIV.[4] Mi pensas ke oni povus resti la artikolon volano (sporto) kiel la "plumprovizita pilko" (PIV[5]) se ĝi estus menciinda sendependa artikolo kiel kelkaj alilingvaj vikipedioj d:Q874669. Tamen, granda parto de ĉi tiu artikolo pri "volanludo" estu ŝovata al Badmintono.--Salatonbv (diskuto) 20:49, 11 Jun. 2014 (UTC)
- Farita, ne plu bezonas kunigi la du artikolojn.--DidCORN la 30-a de aŭgusto 2016, 11:00 (UTC)
Kaŝa komerca reklamo
[redakti fonton]La lastatempe kaŝe enigitaj eksteraj ligiloj kaŝitaj en la teksto, "rakedo" ... volano restas" ... "tipa, enĉambra badmintono"... supozigus ke ili estus vikipediaj artikoloj pri la sporto aŭ la sportiloj, sed fakte estas nur kaŝitaj ligiloj al komerca reklamo. Tio malsinceras. Eksteraj ligiloj devas aperi en ĉapitro "eksteraj ligiloj", kaj ligiloj pri komerca reklamo devus sincere aperi en subcapitro "komerca reklamo", se io tia havus lokon en enciklopedio, sed fakte ne havas lokon - vikipedio ne ricevas monon pro komerca reklamo kaj ne kaŝe misuziĝu kiel anglalingva reklamilo. Mi elprenas la reklamon. --ThomasPusch (diskuto) 20:04, 26 jul. 2024 (UTC)
Dubinda ruĝa ligilo
[redakti fonton]Ne estas esperanta artikolo "grotopentraĵo", sed estas artikolo "rokpentraĵo", kaj klare ĉiu prahistoria pentraĵo en groto estas "rokpentraĵo", ĉar la muroj de groto konsistas nur el rokoj. Krom se iu nepre volus diferencigi la temon "rokpentraĵo" al "rokpentraĵoj sur rokaj deklivoj subĉiele" kaj "rokpentraĵoj en grotoj" (mi tre skeptikus ĉu tia diferencigo iel utilus), mi proponas simple anstataŭigi la neekzistantan ligilon "grotopentraĵo" per ekzistanta ligilo "rokpentraĵo". --ThomasPusch (diskuto) 21:47, 26 jul. 2024 (UTC)
- Sed kio pri Prahomaj pentraĵoj? Sj1mor (diskuto) 08:15, 27 jul. 2024 (UTC)
Kompense
[redakti fonton]Kompense al tio, ke mi forprenis tiun ruĝan ligilon, mi kreis novan artikolan ĝermon pri la vilaĝo Badminton (Glosterŝiro), kiu gravas por etimologio de la nomo. --ThomasPusch (diskuto) 23:11, 26 jul. 2024 (UTC)