Diskuto:Bangkoko
Mi persone preferus "Bankoko"; tiel skribas ekzemple Ĝangalo. Mi ne konas la tajan lingvon, PIV:n mi ne nun havas ĉemane, kaj en Reta Vortaro ne troveblas ajna formo de la nomo, sed mi dubas ke la sonkombino -ngk- spegulas la nacilingvan elparolon - ĉu iu scianto povas informi?
En ĉi tiu vikipedio, la formon "Bankoko" mi trovis en <http://eo.wikipedia.org/wiki/Plej_grandaj_urboj_la%C5%AD_enlo%C4%9Dantaro> kaj <http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Kenigsbergo>; la formon "Bangkoko" mi trovas nur en ĉi tiu artikolo.
La artikolo "Bankoko" estas ankoraŭ malplena. Necesas do decidi kiun formon elekti, kaj enmeti "#redirect" el la alia. Gunnar Gällmo 13:17, 8. Maj 2005 (UTC)
En PIV2002 estas Bangkoko, sed mi esperas, ke tio korektiĝos en estonta eldono. Rapida guglumo indikas 49 ekzemplojn de Bangkoko kaj 101 de Bankoko. Lingvano 13:59, 8. Maj 2005 (UTC)
La unua PIV havas "Bankoko"; en PV la vorto tute mankas. Gunnar Gällmo 17:02, 9. Maj 2005 (UTC)
Mi sendis demandon pri la afero al <http://groups.yahoo.com/group/akademia-diskuto/>, kaj atendas la reagojn de la eks-kolegoj de jc. Gunnar Gällmo 17:15, 9. Maj 2005 (UTC)
Ĉu iu argumentis por Bangkoko? Ĉu ni ŝanĝu al Bankoko? Lingvano 21:15, 23. Jun 2005 (UTC)
Komencu diskuton pri Bangkoko
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Bangkoko.