Saltu al enhavo

Diskuto:Batalo ĉe Galaŝko (2000)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unue, se konvojo de veturiloj veturas, tio ne estas "kolumno", sed kolono. Due, kio estu "unu BRDM" kaj kio estu "starŝino"?? Klaras ke starŝino ne estas esperanta vorto (per multe da divenado eblas veni al rusa vorto старши́на, kio simple signifas "skipestro", do en Esperanto la vorto estas skipestro), sed "unu BRDM" ankaŭ plene nekompreneblas (mi anstataŭigas la kriptan mallongigon laŭ senco per "unu plia veturilo"). Krome, kompreneble fuŝa estas la interna esperanta ligilo 15-й регион, kiu estu la nomo de rusa retejo, eble ankaŭ papera gazeto: la vorto mem ne estas problemo, nur fremdlingva interna ligilo en Esperanto estas erara, krome en ruslingva referenco ruslingvaj vortoj estas en ordo - kvankam necesus traduki ĉiujn referencojn al Esperanto, tiel ke ĉiuj ajn povas kompreni pri kio pli-malpli temas. Krome kompreneble la restaj ruĝaj ligiloj prave atentigas ke en Esperanto daŭre mankas teksto Ministerio pri internaj aferoj de Rusio, kiu vere utilus, kaj biografioj pri tri pliaj militistoj, kiuj eble ne necesas en esperanta formo: se iu volas, tiu faru ilin, alikaze la ruĝaj ligiloj kiuj ekde pli ol 9 jaroj atendas siajn artikolojn eble iĝu simpla teksto. ThomasPusch (diskuto) 15:28, 22 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Aldone la uzo de vorto vajnaĥo estas aŭdaca. Mi trovas ĝin en neniu esperanta vortaro kiun mi havas, sed jen aldonas alidirektilon al la vikipedia paĝo pri la historia etno naĥoj, kiu baze klarigas la ege dubindan esperantan vorton "vajnaĥo" (nur poste mi vidis ke antaŭ la citaĵo en alia ĉapitro enkondukiĝis la nekutimega vorto per la duonfrazo "la branĉoj de la unueca popolo vajnaĥoj", se oni legis tiun duonfrazon antaŭ legi la citaĵon oni komprenas la fremdan vorton). ThomasPusch (diskuto) 15:43, 22 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri eble troaj ruĝaj ligiloj (tiutempe mi estis verkanta plurajn artikolojn pri Inguŝio, do esperis malruĝigi ankaŭ ilin, kio ĝis nun ne okazis). Rilate la vorton starŝino mi ne trovis tiam taŭgan esperantigon, nun la Kondratjev-vortaro proponas ĉefserĝento [1], kvankam ankaŭ kun certa dubo, do origine mi sekvis la transliterumon uzatan ankaŭ en aliaj lingvoj. Same mi ne vidas alian vojon rilate la militveturilojn, ĉar ĉiuj lingvoj simple sekvas rusan transliterumon, ja de milithistoria vidpunkto estas ege grava diferenco inter kamiono, BRDM, BMP aŭ BTR kaj pro tio ĉiuj aliaj lingvoj nomas ilin tiel. Foje oni uzas NATO-klasifikon, sed tiuj ĉi nomoj estas pure fantaziaj, do kompreneblaj nur por homoj el respektivaj landoj, kio apenaŭ taŭgas por la internacia enciklopedio. RG72 (diskuto) 04:14, 24 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi aldonu ke esperantigo de titoloj de ĉiuj fontoj estas sensenca temporaba laboro. Se leganto ne konas respektivan lingvon, li ne povos legi la tekston de respektiva fonto, do nura titolo neniel helpos al li. Se li uzos tiucele aŭtomatan tradukilon, li same sukcese tradukos ankaŭ la titolon. Do tio neniel altigos kontroleblon de la fontoj, nur rabos tempon de ege malmultaj diligentaj kontribuantaj, pruvantaj ĉiun sian aserton per referenco al ties fonto. RG72 (diskuto) 04:19, 24 sep. 2024 (UTC)[Respondi]